Vlaardingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malnova haveno en la centro de Vlaardingen
Vlaardingen en 1867

Vlaardingen (en Esperanto foje ankaŭ nomata Vlardingeno) estas nederlanda urbo en la proksimeco de Rotterdam. La komunumo havis en 2006 surfacon de 26,71 km² kaj 71.913 loĝantojn. Ĝi havas internacian urbo-partnerecon kun Moravská Třebová en Ĉeĥio.

Vlaardingen estas ankaŭ internacie konata pro la ĉiujara atribuado de la geŭzomedalo.

Historio

Fakte oni komencu jam antaŭ la fondiĝo de la urbo mem per la Vlardingena kulturo (Vlaardingencultuur). La regiono apartenas al la plej frue loĝataj de Nederlando.

Ankaŭ estis trovitaj restaĵoj de biendomoj el la Ferepoko, kiuj montras ke la regiono - se mezuri laŭ tiutempaj kriterioj - estis jam dense loĝata.

La restaĵoj de akvobaraĵoj, ĉirkaŭ 175 p. Kr. konstruitaj de farmistoj por sin ŝirmi kontraŭ la enfluanta akvo el la krekoj (riveretoj), apartenas al la plej fruaj de okcidenta Eŭropo. Same la plej unua kluzo-konstruaĵo de okcidenta Eŭropo.

Depost la dua duono de l' tria jarcento ĝis la komenco de la oka jarcento, same kiel multaj lokoj en okcidenta Nederlando, ankaŭ tiu ĉi regiono ne plu estis loĝata. Nur en 726 aŭ 727 oni ree mencias pri la regiono Marsum, kiam konstruiĝas preĝejeto, ĉirkaŭ kiu formiĝas Vlaardingen.

En 985 grafo Dirk la dua de Holando ricevas estrecon ĉi tie. Li konstruigas en Vlaardingen grafan kortegon.

En 1018 grafo Dirk la tria de Holando, kun apogo de la lokaj loĝantoj, dum la batalo ĉe Vlaardingen venkis armeon de la germana imperiestro, kiu estis sendita por haltigi la neleĝan vojimpost-kolektadon de Dirk la tria pri la ŝiptrafikado sur la rivero Mozo. (La rivero laŭ Vlaardingen foje nomiĝas Rejno, foje Mozo). La samo ripetiĝis en 1047. La inunda katastrofo de la 21a de decembro 1163 interrompis la disfloradon de Vlaardingen. La grafoj de Holando formigris, interalie al Hago.

Ĉirkaŭ 1273 (la jaro ne tute certas) Vlaardingen ricevis urborajtojn de grafo Floris la kvina de Holando. En 1574, dum la Okdekjara Milito, grupo da geŭzoj laŭ ordono de la princo de Oranĝo incendiis Vlaardingen-on por preventi, ke la urbon ekposedu la Hispanoj. Ĉe tio la granda centra preĝejo estis grave difektita.

Krudega murdo

Komence de 2005 Vlaardingen, kaj fakte tuta Nederlando, estis terurita de la novaĵo pri ekstreme kruda murdo. Iu viro murdis sian patrinon, senhaŭtigis ŝin, vestis sin per ŝia haŭto kaj tiel vestita iris sur la straton, kie laŭtavoĉe li ekdeklamis tekstojn el la biblio kaj samtempe regulis la trafikon. La polico arestis la mense malsanan viron.

En Esperanto

Post la televida kurso en 1972 estiĝis en Vlaardingen grupeto da esperantistoj tre aktiva, sub gvidado de Jan van Keulen. Al ili apartenas ankaŭ Gerrit Berveling, kies VoKo-libretoj unue aperis en tiu ĉi urbo.

Ŝablono:Komunumoj de Suda Holando