Vladimír Menšík

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vladimír Menšík
Vladimír Menšík
Vladimír Menšík
Naskonomo Vladimír Menšík
Naskiĝo 9-an de oktobro 1929
Flago de Ĉeĥoslovakio Ivančice, Ĉeĥoslovakio
Morto 29-an de majo 1988
Flago de Ĉeĥoslovakio Brno, Ĉeĥoslovakio
Aktivaj jaroj 1953 - 1988
Karakteriza(j) rolo(j) Vacovský en
Lásky jedné plavovlásky
v  d  r
Information icon.svg

Vladimír MENŠÍK (9-a de oktobro 1929 en Ivančice, Ĉeĥoslovakio29-a de majo 1988 en Brno) estis ĉeĥa aktoro de filmoj, teatro kaj televido.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pri naskiĝ- kaj mortodatoj estas malkongruaj indikoj en la diversaj publikigaĵoj. La nakiĝjaron verŝajne MENŠÍK mem iomete variigis. Per lernejaj samklasanoj oni scias ke li ne en 1924 sed en 1929 naskiĝis. Pri la mortojaro 1988 plej verŝajnas, ĉar ankoraŭ la 27-an de majo 1988 li aktoris en teatro.

Vladimír MENŠÍK aktoris en seriosbranĉaj filmroloj, ekz. en »La amo de flavharulino« (»Lásky jedné plavovlásky«, 1965) de Miloš Forman. Sed pli kaj plej li famiĝis per bonhumuraj karakteroj kaj per aktorado en televidserioj. La unua filmo en kiu li aktoris estis »Zářijové noci«, 1957.

La internacie plej konataj kinejaj filmoj liaj estas inter alie »Sur la kometo« (»Na kometě«, 1970) de Karel Zeman, »Knabino sur balailo« (»Dívka na koštěti«, 1972), »Kiel dronigi d-ron Mráček aŭ La fino de la niksoj en Bohemio« (»Jak utopit doktora Mráčka aneb Konec vodníků v Čechách«, 1974), »Tri aveloj por cindrulino« (»Tři oříšky pro Popelku«, »Drei Haselnüsse für Aschenbrödel«, 1973) kaj »Kiel kisveki Dormantan Belulinon« (»Jak se budí princezny«, 1977).

Krome li kunaktoris en multaj televidserioj; ĉu oriento, ĉu okcidento, oni lin ŝatas. Kelkaj ekzemploj: »Pan Taŭ« (1974, rolo: Josef URBAN), »Malsanulejo ĉe urborando« (»Nemocnice na kraji města«, 1978 – 1981), kaj speciale »La vizitantoj« (»Návštěvníci«, 1981 – 1983), »Ferdinando la fluganta« (»Létající Čestmír«, 1983) kaj la s-ro MAJER en »Arabela« (»Arabela«, 1979 – 1981).

En lia naskiĝurbo Ivančice (apud Brno) ekzistas muzeo pri Vladimír MENŠÍK, ĝi ekspoziciigas vestaĵojn, skribaĵojn kaj fotojn de li. Krome estas skulptaĵo de la ŝatata aktoro. La muzeo ĉiutage viziteblas.

Retpaĝoj[redakti | redakti fonton]