Vladimír Slaný

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vladimír Slaný
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1907 (1907-02-04)
en Klimkovice
Morto 6-an de februaro 1989 (1989-02-06) (82-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Vladimír SLANÝ (naskiĝis la 4-an de februaro 1907 en Klimkovice - mortis la 6-an de februaro 1989) estis ĉeĥa esperantisto, honora komitatano en Esperanto-klubo de Ostrava-Vítkovice.

Li konatiĝis kun Esperanto kiel 14-jara knabo. Ekde sia 20-a jaro li disvolvis larĝan poresperantan laboron. Li prelegis, tradukis, publikigis, gvidis kursojn.

En 1930 li prelegis en la radiostacio Ostrava kaj post la okupacio (1945) li daŭrigis.

Li funkciis kiel ano de la asocia komitato, regiona peranto por la regiono Ostrava (eldonis cirkuleron), kiel faka tradukisto por la lingvo Esperanto ĉe iama Landa juĝa tribunalo (1947).

Li estis kunorganizanto de someraj lernejoj en Rožnov pod Radhoštěm kaj Příbor (1949-1953).

Dum 60 jaroj li senlace, ofereme kaj senprofite preparadis kursojn.

Elsenditaj programeroj tradukitaj de Vladimír Slaný[redakti | redakti fonton]

  • 14.5.1946 Jindřich Šajnar: (Vladimír Slaný): Ni konstruas  Silezion. 
  • 28.5.1946 Josef Teindl (Vladimír Slaný, Zdeněk Raška): Pri prezidento Edvard Beneš.
  • 11.6.1946 Doktoro Karel Strejček (V. Slaný): Transporto en Ĉeĥoslovaka respubliko.
  • 25.6.1946 Karel Strejček (V. Slaný): Pri Ĉeĥoslovakaj banlokoj.
  • 9.7.1946  Otto Sobotka (V. Slaný): Elekto de doktoro Ed. Beneš, prezidento de Ĉeĥoslovaka respubliko.
  • 16.7.1946 Jaroslava Raŝkova (V, Slaný): La gepatroj kaj infanoj.
  • 19.7.1946 Vladimir Šmíd (V. Slaný): La planado en industria entrepreno. 
  • 30.7.1946 Otto Sobotka (V. Slaný): Ĉeĥoslovakio havas novan registraron.