Vladimíra Chvátalová
El Vikipedio
Vladimíra CHVÁTALOVÁ, nomata Vlaďka [vladjka] estas ĉeĥa esperantistino, iama gvidantino de la junulara esperanto-movado en Ĉeĥio kaj grava aktivulino en la internacia junulara movado.
Vlaďka Chvátalová studis inter 1992 kaj 1999 bohemistikon kaj germanistikon en la Karola Universitato en Prago. Ŝi esperantistiĝis en 1987 pere de koresponda kurso de ĈEA kaj ekaktivis en ĝia tiama junulara sekcio. En 1992 ŝi eniris TEJO-n, kie ŝi laboris dum pluraj jaroj: Inter 1995 kaj 1996 ŝi servis kiel volontulo en la eŭropa oficejo de TEJO, tiel nomata BonEJO. En 1996 ŝi funkciis kiel ĉeforganizanto de la Junulara Programo de la 81-a Universala Kongreso de Esperanto en Prago. Inter 1999 kaj 2001 ŝi agadis kiel ĝenerala sekretario de TEJO. En 2002 kaj 2003 ŝi vivis por iom da tempo en Aŭstralio kaj laboris en la libroservo de tiea esperanto-movado. Nun ŝi laboras en Bruselo.
La pli juna fratino de Vlaďka, Dagmar Chvátalová, estas ankaŭ esperantistino, kiu post la retiriĝo de la generacio de sia fratino kontribuis al la refondo de la Ĉeĥa Esperanto-Junularo.
[redaktu] Verkoj
- Balkana junulara agado por kulturo de paco: TEJO-seminario (red. Vlaďka Chvátalová kaj Sabira Ståhlberg, Rotterdam: TEJO, 2001. - 60 p.)

