Vladimir Gernet

El Vikipedio
(Alidirektita el Vladimir GERNET)
Saltu al: navigado, serĉo
Vladimir Gernet (foto de 1913)
Memortabulo omaĝe al V. Gernet

Vladimir GERNET (Vladi'mir Aleksan'droviĉ, ruse Владимир Александрович Гернет) (naskiĝis en 1870, mortis en 1929), ruso, kemiisto kaj direktoro de vinber-instituto apud Odessa.

Pioniro de Esperanto, esperantistiĝis en 1890, jam en 1894 grupiĝis ĉirkaŭ li aro da fervoraj Esperantistoj en Odessa. Kunfondinto de la Lingvo Internacia, kiun li monsubtenis. Longe korespondis kun Zamenhof. Havis multajn malagrablaĵojn pro la rusa cenzuro.

Tradukis:

Kunlaboris krom Lingvo Internacia kun La Esperantisto, L' E-iste, k. a.

[redakti] Memoro pri Vladimir Gernet

Julie 2011 en la Instituto de vinberkultivado kaj vinfarado "V. Je. Tairov" (kies kunfondinto estis V. Gernet) estis inaŭgurita memortabulo omaĝe al li kun la teksto en la rusa kaj Esperanto.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj