Vladimir Gernet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vladimir Gernet
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1870 (1870-01-01)
Morto 7-an de februaro 1929 (1929-02-07) (59-jaraĝa)
Lingvoj EsperantoVolapuko
Familio
Patro Q116478660
Infano Nina Gernet
Okupo
Okupo esperantistovolapukologo
vdr
Memortabulo omaĝe al V. Gernet en Esperanto kaj la rusa en Odeso

Vladimir Aleksandroviĉ GERNET (ruse Владимир Александрович Гернет; naskiĝis en 1870, mortis en 1929), ruso, kemiisto kaj direktoro de vinber-instituto apud Odeso.

Pioniro de Esperanto, esperantistiĝis en 1890, jam en 1894 grupiĝis ĉirkaŭ li aro da fervoraj Esperantistoj en Odessa. Kunfondinto de la Lingvo Internacia, kiun li monsubtenis. Longe korespondis kun Zamenhof. Havis multajn malagrablaĵojn pro la rusa cenzuro.

Tradukis:

Kunlaboris krom Lingvo Internacia kun La Esperantisto, L' E-iste, k. a.

Memoro pri Vladimir Gernet[redakti | redakti fonton]

Julie 2011 en la Instituto de vinberkultivado kaj vinfarado "V. Je. Tairov" (kies kunfondinto estis V. Gernet) estis inaŭgurita memortabulo omaĝe al li kun la teksto en la rusa kaj Esperanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]