Vladimir Ghika

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beata
Vladimir Ghika
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1873 (1873-12-25)
en Konstantinopolo
Morto 16-an de majo 1954 (1954-05-16) (80-jaraĝa)
en Jilava prison
Mortis per neakra traŭmato vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj francarumana vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Konsekrado 1923
Familio
Dinastio Ghica family vd
Patro Ioan Grigore Ghica vd
Profesio
Okupo presbiterodiplomato vd
Beatulo, martiro
Beatigo la 31-an de aŭgusto 2013 de Francisko
Festotago 16-a de majo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Vladimir Ghika: princo, pastro kaj martiro.

Vladimir GHIKA (naskiĝis en Konstantinopolo la 25-an de decembro 1873, mortis en Jilava-malliberejo proksime de Bukareŝto, la 16-an de majo 1954) estis rumana religiulo el princlanda familio. El ortodoksa origino, li konvertiĝis al katolikismo en 1902 [1]. Li doktoriĝis en teologio[2], kaj estis konsekrita pastro en 1923. Diplomato de la Sankta Seĝo, li fondis hospicojn. Kontraŭulo de naziismo kaj komunismo, li estis arestita de komunisma polico[3], kiam preskaŭ 80 jaraĝa, kaj mortis en malliberejo.

Vladimir Ghika estas konsiderita "beatulo kaj martiro" fare de papo Francisko, la 31-an de aŭgusto 2013[4]. Lia memoriga festo estas la 16-a de majo, tago de lia morto[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Convertis du XXème siècle (Konvertitoj de la 20-a jarcento), eldonejo Casterman, 1955, Paris-Tournai (france)
  2. Biographie de Vladimir Ghika sur le site du diocèse de Paris (Biografio de Vladimir Ghika en la sito de la diocezo de Parizo).(france)
  3. Élisabeth de Miribel, op. cit., p. 157 kaj sekvaj.
  4. http://visnews-fr.blogspot.fr/2013/03/promulgation-de-decrets.html Vatikana servo: eldono de dekretoj (france)
  5. Monseniorul Vladimir Ghika va fi beatificat la 31 august 2013, la București. (rumane)