Vladimir Nabokov
El Vikipedio
(Alidirektita el Vladimir NABOKOV)
| Vladimir Nabokov | |
|---|---|
| Rusa verkisto | |
| Naskiĝo | 23-a de aprilo 1899 Sankt-Peterburgo, Rusio |
| Morto | 2-a de julio 1977 Montreux, Kantono Vaŭdo, Svisio |
| Portalo pri Homoj | |
Vladimir NABOKOV aŭ Владимир Владимирович Набоков en la cirila, estis rusa verkisto, kies plej famaj verkoj estis verkitaj en la angla lingvo.
Nabokov naskiĝis en Peterburgo. Li devenis de aristokrata rusa familio, kaj post la Rusa Revolucio li migris al Berlino kaj al Parizo. En 1940 li venis al Usono, kie li komencis verki angle kaj pro tio li meritas esti konsiderata usona verkisto. Lia plej konata verko estas Lolita. Li verkis poezion, romanojn, novelojn kaj ankaŭ tradukis al la angla la versromanon Eŭgeno Onegin de Aleksandr Puŝkin.
Nabokov forpasis en Montreux (Svislando) en 1977.
[redakti] Listo de verkoj
- Машенька ("Maria", 1926)
- Защита Лужина ("La Luĵina defendo", 1930)
- Дар ("Donaco", 1937/8)
- Lolita (1955)
- Pnin (1957)
- Pale Fire ("Pala fajro", 1962)
- Speak, Memory ("Parolu, memoro", 1967)
- Ada or Ardor: A Family Chronicle ("Ada aŭ ardo: familia rakonto", 1969)
- Transparent Things ("Travideblaj aferoj", 1972)
- Look at the Harlequins ("Rigardu la arlekenojn", 1974)
[redakti] Jeno aperis en Esperanto
- Muziko / Trad. : Grigori Arosev
En: Rusaj amnoveloj ; p.19 - 22. – Jekaterinburg: Sezonoj, 2000. - (Rusa Literaturo ; 7)
[redakti] Eksteraj ligoj
- Nabokov Library
- Zembla Retpaĝaro pri Noabokov (angle)
- Waxwing Alia retpaĝaro pri Nabokov (angle)

