Vladimir Vardunas
Vladimir Vardunas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de majo 1957 en Sankt-Peterburgo |
Morto | 28-an de decembro 2010 (53-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo |
Mortokialo | cerbovaskula malsano |
Tombo | Cemetery in Komarovo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Sovetunio • Rusio |
Alma mater | Theater of Youth Creativity |
Okupo | |
Okupo | scenaristo |
Vladimir Arkadjeviĉ Vardunas (ruse Владимир Аркадьевич Вардунас; naskiĝis la 26-an de majo 1957, mortis la 28-an de decembro 2010) estis rusia kino-scenaristo.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Vladimir naskiĝis la 26-an de majo 1957 en Leningrado en familio de militisto. Lia parto Arkadij Petroviĉ estis militjuristo, patrino Svetlana Grigorjevna estis infana dentokuracistino. Lia avo Pjotr Osipoviĉ Vardunas estis verkisto kaj kuracisto-homeopato; de sia avo Vladimir ricevis sian familinomon Vardunas, kiu en la litova lingvo signifas "konata", "fama".
En 1979 li studfinis Leningradan instituton pri kulturo, poste militservis en Sovetia Armeo. En 1983 li studfinis kursojn de scenaristoj en Leningrado.
Vladimir Vardunas estas aŭtoro de pli ol 100 scenaroj por kino, estas laŭreato de gravaj premioj.
Li mortis pro apopleksio en Sankt-Peterburgo en 2010 estante 53-jara kaj estis entombigita en Komarovo.
Filmoj[redakti | redakti fonton]
- 1986 — Neptuno-festo (reĝisoro Jurij Mamin)