Vladimir Vernadskij
Vladimir Ivanoviĉ VERNADSKIJ (ruse Владимир Иванович Вернадский, ukraine Володимир Іванович Вернадський, 12-a de marto (28-a de februaro laŭ julia kalendaro) 1863 – 6-a de januaro 1945) estas fama rusia kaj soveta biologo, geologo, kemiisto, pensulo.
Unu el la plej gravaj studoj faritaj de li estas la studo pri biosfero, en kiu li montris ke ĉiuj vivaj estaĵoj influas la montarajn sedimentojn. Enkadre de la biosfera studo, Vernadskij traktis ankaŭ noosferon, kiel parton de biosfero en kiu vivas la homo.
Vernadskij estas aŭtoro de pli ol kvarcent verkoj, inter kiuj estas "Historio de mineraloj de la tera krusto".
Esplorado
La tre diversaj esploradoj de James Lovelock, Vladimir Vernadskij, Cesare Emiliani, Harmon Craig helpas grave pri la esplorado de estintecaj oceanoj, sedimentoj kaj la klimato kaj pri la karbono-ciklo.
Memoro
Je honoro de Vernadskij estis nomitaj:
- en Moskvo: Vernadskij-avenuo, Prospekt Vernadskogo (stacio de Moskva metroo);
- asteroido 2809 Vernadskij.