Vladimir Visockij

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vladimir Semenoviĉ VISOCKIJ (ruse Влади́мир Семё́нович Высо́цкий) (naskiĝis la 25-an de januaro 1938 en Moskvo, mortis la 25-an de julio 1980 samloke) estis rusa poeto, muziksto, bardo kaj aktoro.

Kiel aŭtoro kaj kantisto kun sia gitara akompano li havis vastan popularecon en la 70-j jaroj de la 20-a jarcento, kvankam lia nomo estis malofte menciata en tiamaj amaskomunikiloj de USSR.

Poŝtmarko de Rusio, Vladimir Visockij, 1999, 2 rub. (Michel 761, Scott 6547)

Biografio

Liaj gepatroj estis armea kolonelo Simono Vladimiroviĉ Visockij kaj Nina Maksimovna Seregina.

Infaneco

Infanece Vladimir Visockij loĝis en la Unua Meŝĉanskaja strato, 126 (nun Paca avenuo, la konstruaĵo estis nuligita), en la komuna loĝejo.

Dum la Granda Patria milito li kune kun sia patrino estis evakuita al la urala urbo Buzuluko. En 1943 li revenis Moskvon.

En 1947 -1949 li kune kun siaj patro kaj duonpatrino Eŭgenia Stepanovna Liĥalatova loĝis en la germana urbo Ebersvaldo (Eberswalde), kie li ellernis pianan ludon.

Post reveno en Moskvon li loĝis kun gefamilianoj en Karetnij-strateto, 15.

Ambaŭ moskvajn adresojn, kie li loĝis, li gloris en siaj kantoj.

Studentaj jaroj

Ekde 1956 ĝis 1960 Visockij estis studento de Moskva Arta teatro.

Laborkariero

Post diplomiĝo kiel aktoro li laboris en Moskva Drama Puŝkin-teatro kvar jarojn, kie li ludis entute dek epizodajn rolojn.

En 1964 li komencis labori en Moskva Taganka-teatro, kiun gvidis eminenta rusa majstro, reĝisoro Jurij Ljubimov. En ĝi li prezentis kelkajn ĉefrolojn, inter kiuj plej rimarkinda estis lia ludo en la spektaklo "Hamleto".

Persona vivo

Dum produktado de filmo "La 713-a petas surteriĝon" li konatiĝis kun aktorino Ljudmila Abramova. Ŝi iĝis lia dua edzino naskinta poste du filojn: Arkadij (1962) kaj Nikita (1964). Poste ili divorcis.

Julie de 1967 li konatiĝis kun la franca aktorino Marina Vlady (rusino Marina Vladimirovna Poljakova naskiĝinta kaj loĝanta en Francio). Ŝi iĝis lia tria edzino. Ilian feliĉan kaj samtempe malfacilan kunvivon ŝi priskribis en la libro "Vladimiro aŭ la rompita flugo".

Morto

Julie de 1980 la 22-aj Olimpikoj okazis en Moskvo suferanta pro nekutima varmego. Vladimir Visockij, kies koro estis malsana, mortis la 25-an de julio 1980. Lin oni enterigis en moskva Vagankovo-tombejo.

Kreaĵoj

En 1981 oni eldonis libron kun lia versaro "Nervo".

Ĉiuj liaj kantoj ĝis nun estas tre ŝatataj.

Daŭre popularas filmoj kun lia partopreno — precipe "Vertikalo", "Du kamaradoj servis" , "Mastro de tajgo", "Danĝeraj gastroloj", "Legendo pri tio, kiel caro Petro edzigis la nigrulon". Pro rolo de la kriminala oficiro – Glebo Ĵeglov en la filmo "La rendevuejon oni ne povas ŝanĝi" — Visockij estis gratifikita per la plej valora Ŝtata premio de Sovetunio.

Muzika stilo

Por siaj kantoj Visockij komponis ĉefe minoran muzikon. Lia sepkorda rusa gitaro estis neordinare agordita, kio rezultigis unikajn, neforgeseblajn melodiojn.

Eksteraj ligiloj

En Esperanto aperis

Ŝablono:LigoElstara