Vladimir Ĵabotinskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vladimir Ĵabotinskij
Persona informo
Aliaj nomoj Altalena
Naskiĝo 18-an de oktobro 1880 (1880-10-18)
en Odeso
Morto 3-an de aŭgusto 1940 (1940-08-03) (59-jaraĝa)
en Hunter
Mortokialo kardivaskulsistema malsano
Tombo Monto Herzl
Lingvoj francarusajidohebreaitala
Loĝloko OdesoRomoSankt-PeterburgoKonstantinopolo
Ŝtataneco Rusia ImperioBrita mandato Palestino
Alma mater Universitato de Romo "La Sapienza"
Familio
Edz(in)o Hanna Jabotinsky
Infano Eri Jabotinsky
Okupo
Okupo poeto • oratoro • aktivulo • hejmlanda esploristo • scenaristoĵurnalistoverkistooficirotradukistopublikigisto
Verkoj Jewish Legion
Betar
Irgun
Betar Naval Academy
vdr

Vladimir Zeev Ĵabotinskij (hebree: זאב ז'בוטינסקי, ruse Владимир (Зеэв) Евгеньевич Жаботинский; naskiĝis la 18-an de oktobro 1880 en Odessa; mortis la 8-an de aŭgusto 1940 en Usono) estis frua gvidanta cionisto, verkisto kaj fondinto de la Juda Legio en la unua mondmilito.

Li studis juron en Romo, kie li iĝis cionisto je efiko de la naciaj pensoj de Garibaldi. Dum lia junaĝo li scipovis i.a. Esperanton[1], kaj eĉ verkis poemojn en la Internacia Lingvo.

Li partoprenis en la 6-a cionista kongreso en 1903, en tempo de la pogromoj de Kiŝinevo, kaj kie li tute akceptis politikan programon de Theodor Herzl. La cionistoj sendis lin en 1908 al Turkio, kie li provis trovi apogon de la Osmanida Imperio. Li vizitis unuafoje en 1909 Palestinon.

Ĉe komenco de la unua mondmilito, li estis korespondanto de Moskva gazeto en okcidenta Eŭropo. Li renkontis Joseph Trumpeldor en Aleksandrio kaj proponis fondon de Juda Legio por liberigi Israelon sub gvido de la britoj. Li formis la unuan Judan regimenton. Post la mondmilito, estiĝis interesdiferencoj inter li kaj la britoj.

Post kiam Ĵabotinskij en 1920 helpis defendi la judojn de Jerusalemo, arestis lin la britoj kaj punis je 15-jara trudlaboro. Fine li ricevis amnestion de ĉefkomisaro Herbert Samuel kaj liberiĝis post tri monatoj el prizono de Akko.

Ĵabotinskij en uniformo de la Juda Legio

Chaim Weizmann proponis al Ĵabotinskij postenon en la afergvidado de la WZO („World Zionist Organization“). En tiu funkcio prenis respondecon pri akcepto de la Blanka libro de Churchill de 1922, kiu elprenis Transjordanion el inter la kondiĉoj de la Balfour-deklaro.

En 1923 Ĵabotinskij forlasis la postenon, elreviĝante pri la brita politiko kontraŭ la cionismo kaj pri la repacigemo de la cionista gvidantaro. Samjare fondis li la junularan movadon Betar kaj la Mondan Union de la Cionistaj Reviziistoj, kiuj ricevis 9 mandatojn en la Cionista Kongreso de 1927.

Ĵabotinskij iĝis pli kaj pli radikala naciisto, kiu primiris la italan faŝismon kaj Benito Mussolini. Li volis ĉiam judan plimulton en Israelo, per forpelo de la palesinaj araboj.

Li forlasis Palestinon en 1929 por partopreni la 16-an cionistan kongreson. La reveturon baris la britoj je araba premo.

Pro disputo al cionistaj organizoj, li fondis en Vieno 1935 Novan Cionistan Organizon. Li celis judan ŝtaton sur ambaŭ bordoj de la Jordan-rivero, judan armeon kaj grandan enmigradon, ĉesigante la diasporon. La lando devas estis bazita je judaj valoroj, hebrea lingvo, egalrajtoj al la araba malplimulto.

Dum la arabaj ribeloj de 1936 ĝis 1939, Ĵabotinskij estis en 1937 ĉefkomandanto de la radikala terorgrupo Irgun, kiu respondecis pri atencoj kontraŭ britoj kaj palestinoj.

Li mortis en 1940 je korinfarkto, en Novjorko, kie li serĉis apogantoj je la juda armeo. Liaj restaĵoj estis transliveritaj al Israelo en 1964.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Notinde, La danĝera lingvo, Ulrich Lins

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Shmuel Katz: Lone Wolf: a Biography of Vladimir (Ze'ev) Jabotinsky. New York: Barricade Books, 1996.
  • Joseph B Schechtman: The Vladimir Jabotinsky Story. New York, T. Yoseloff, 1956-1961.
  • Yaacov Shavit: Jabotinsky and the Revisionist Movement, 1925-1948. London, England; Totawa, N.J.:F. Cass, 1988.
  • Tom Segev: Die siebte Million. Der Holocaust und Israels Politik der Erinnerung. Rowohlt, Reinbek 1995. ISBN 3-498-06244-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]