Vladimír Škoda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vladimír Škoda
Persona informo
Naskiĝo 10-an de januaro 1953 (1953-01-10)
Morto 4-an de marto 2018 (2018-03-04) (65-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantistokuracistopolitikisto
vdr

Vladimír ŠKODA (naskiĝis la 10-an de januaro 1953, mortis la 4-an de marto 2018) estis ĉeĥa esperantisto, kuracisto, eksa aktivulo en junulara kaj poste pedagogia sekcioj de ĈEA, instruanto en Set Lančov kaj korespondaj kursoj. Li estis ankaŭ komitatano de ĈEA. Membro de Esperantista klubo en Brno.

Li devenis el Žďár nad Sázavou, medicinon li studis en Brno, kuracistan praktikon li plenumis unue en Šlapanice, poste ĝis la vivofino en Bučovice. Dum lastaj jaroj li suferis pro malsanaj renoj, malbone moviĝis.

Kiel esperantisto li tre aktivis en junulara sekcio de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kiel membro de la junulara komitato. En 1977 li preparis junularan renkontiĝon en Račín, en 1981 en Vyškov kaj en 1984 en hotelo Tálský mlýn en Žďár nad Sázavou.

En 1979 en la 3-a ĈEA-kongreso (Prago) li estis elektita kiel membro de Centra Komitato de ĈEA kaj en 1987 en la 5-a kongreso (Olomouc) reelektita.

Li laboris ankaŭ en pedagogia sekcio de ĈEA kiel sekretario, lektoris korespondajn kursojn kaj instruis en SET Lančov.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Důraz na výchovu mladých pedagogů (Emfazo pri edukado de junaj pedagogoj, Starto 4/1979)
  • O řeči zvané doufající (Pri lingvo nomata „esperanta“)

Kun kolektivo de fakuloj li partoprenis pri jenaj medicinaj artikoloj:

  • Prevence makroangiopatií u diabetiků (Prevento de makroangiopatioj ĉe diabetuloj)
  • Analýza rizika ischemických komplikací v časném stadiu po manifestaci diabetu 2. typu (Analizo de risko de iskemiaj komplikaĵoj en frua stadio post manifestiĝo de diabeto de la 2a tipo)
  • Abdominální obezita a kardiovaskulární rizika diabetiků 2. typu (Abdomena obezeco kaj kardiovaskulaj riskoj ĉe diabetuloj de la 2a tipo)
  • Detekce makroangiopatií u diabetiků 2. typu v primární péči (Detekto de makroangiopatioj ĉe diabetuloj de la 2a tipo en la primara flego)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]