Vladislav Vančura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vladislav Vančura
Persona informo
Vladislav Vančura
Naskiĝo 23-an de junio 1891 (1891-06-23)
en Háj ve Slezsku,  Aŭstrio-Hungario
Morto 1-an de junio 1942 (1942-06-01) (50-jaraĝa)
en Kobylisy
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pafvundo vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Loĝloko Zbraslav vd
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioAŭstrio-Hungario vd
Alma mater First Faculty of Medicine, Charles University • Jan Neruda Grammar School vd
Partio Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio vd
Familio
Edz(in)o Ludmila Vančurová vd
Infanoj Alena Santarová vd
Profesio
Okupo poeto • verkistofilmreĝisoro • kuracisto-verkisto • dramaturgoscenaristokritikistokuracisto • dramaturgo • literaturkritikisto • prozisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vladislav VANČURA (legu Vladislav Vanĉura) (naskiĝis la 26-an de junio, 1891, mortis la 1-an de junio, 1942) estis ĉeĥa verkisto, ekzekutita de nazioj.

Vančura naskiĝis en Háj u Opavy. Komence li volis fariĝi pentristo (du jaroj en art-industria teknikumo), sed fine li studis medicinon ĉe Karola Universitato en Prago. En Zbraslav apud Prago li praktikis kuracadon dum kelkaj jaroj, sed poste plene dediĉis sin al literaturo. Politike li estis komunisto. Nazioj lin pafmortigis en Prago. Lia onklo estis Jiří Mahen.

Lia bonhumora rakonto Kaprica Somero estis sukcese filmigita de Jiří Menzel, kvankam multaj dubis, ĉu lia poetismo estas interpretebla per la filma lingvo. Filmitaj estis ankaŭ romanoj Fino de Malnovaj Tempoj kaj historia rakonto Margareta Lazarová (Markéta Lazarová). Tiun verkon filmigis František Vláčil kaj laŭ opinio de kritikistoj temas pri la plej bona ĉeĥa filmo, sed por artamaj spektantoj. Eble plej multe legataj estas liaj Bildoj el la Historio de la Ĉeĥa Nacio, vico da rakontoj el diversaj epokoj, kiujn li ne povis jam fini.

Pro sia komplika kaj riĉa lingvaĵo Vančura estas respektata kiel la plej granda majstro de la ĉeĥa lingvo, sed liaj lirikaj verkoj ne estas facila legaĵo por ĝenerala publiko.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Amazonský proud ("Amazona fluo", 1929)
  • Dlouhý, Široký a Bystrozraký ("Longulo, Dikulo kaj Akrevidulo", 1924)
  • Pekař Jan Marhoul ("Bakisto Jan Marhoul", 1924)
  • Pole orná a válečná ("Kampoj plugaj kaj militaj", 1925)
  • Rozmarné léto ("Kaprica somero", 1926)
  • Poslední soud ("La lasta juĝo", 1929)
  • Hrdelní pře anebo Přísloví ("Gorĝoriska konflikto aŭ Proverbaro", 1930)
  • Kubula a Kuba Kubikula ("Kubulo kaj Kubo Kubikulo", fabelo, 1931)
  • Markéta Lazarová ("Margareta Lazarová", 1931)
  • Luk královny Dorotky ("Pafarko de reĝina Dorotinjo", 1932)
  • Útěk do Budína ("Fuĝo al Buda", 1932)
  • Konec starých časů ("Fino de la malnovaj tempoj", 1934)
  • Tři řeky ("Tri riveroj", 1936)
  • Rodina Horvatova ("La familio de Horvat, 1938)
  • Obrazy z dějin národa českého ("Bildoj el la historio de la ĉeĥa nacio", 1939, nefinita dua volumo)

Dramo[redakti | redakti fonton]

  • Učitel a žák ("Instruisto kaj lernanto", 1927)
  • Nemocná dívka ("Malsana knabino", 1928)
  • Alchymista ("Alkemiisto", 1932)
  • Jezero Ukereve ("Lago Ukereve", 1935)
  • Josefína ("Jozefino", postmorte trovita)
  • Pražský žid ("Praga judo", postmorte trovita)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Fuĝo (tr. O. Sklenčka, en: Ĉeĥoslovaka antologio, 1935)
  • Tri riveroj (fragmento el romano, tr. Oldřich Kníchal, en: Oldřich Kníchal: Mediteme, Panoramo 1980, literatura almanako de Starto)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.