Vladislav Krapivin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vladislav Krapivin

Vladislav Petroviĉ KRAPIVIN (ruse Владислав Петрович Крапивин; naskiĝis la 14-an de oktobro 1938 en Tjumeno) — rusa verkisto, aŭtoro de libroj pri kaj por infanoj kaj adoleskoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vladislav Krapivin naskiĝis en Tjumeno. Li finis la ĵurnalistikan fakultaton de Urala ŝtata universitato en Sverdlovsko (nun - Jekaterinburgo). Dum lia lernado en la universitato li komencis labori en gazeto "Veĉernij Sverdlovsk" ("Vespera Sverdlovsko"), iom da jaroj li laboris en la ĵurnalo "Uraljskij Sledopit".

En 1961 li organizis infanan pioniran taĉmenton "Karavella" ("Karavelo") kaj gvidis ĝin dum pli ol 30 jaroj. Faroj de la taĉmento estas navigo, ĵurnalistiko, skermado.

Unua libro de Krapivin - "Rejs „Oriona“" ("Vojaĝo de „Oriono“") - estis eldonita en 1962 en Sverdlovska eldonejo. En 1965 li iĝis ano de Sovetia verkista unio.

En 1982 laŭ novelo "Kolibelnaja dla brata" ("Lulkanto por la frato") oni faras samnoman filmon, kiu estis premiita kelkfoje en 1982-1984.

De 2007 Vladislav Krapivin loĝas en lia gepatra urbo Tjumeno. Li estas profesoro en Tjumena ŝtata universitato kaj instruas pri literatura majstreco.

Ĝis nun estis eldonitaj pli ol 200 eldonaĵojn de libroj de Krapivin en multaj lingvoj.

Li estas honora loĝanto de Jekaterinburgo.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]