Vladivoj (Bohemio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vladivoj (naskiĝo nekonata, mortis januare 1003), ĉeĥa princo dum jaroj 10021003.

Lia deveno ne estas klara, kelkaj historiistoj opinias, ke li estis filo de pola princo Mjeŝko la 1-a kaj lia edzino Dobrava. J. Žemlička konsideras lin nekonata Přemyslido, eble ekzilita. Pri lia rajto al la trono atestas ne nur de li stampita mono, sed ankaŭ tio, ke lin mencias listo de ĉeĥaj princoj fine de la 13.-a jarcento. En tiu ĉi listo male mankas pola Boleslav la 1-a, ĉar li ne estis fakte Přemyslido.

Laŭdire ĉeĥaj eminentuloj invitis lin regi post kiam fuĝis Boleslao la 3-a. Li iĝis la unua ĉeĥa reganto, kiu akceptis ĉeĥan ŝtaton kiel feŭdon de romia reĝo. Ĝi okazis novembre 1002 en Regensburg dum regado de Henriko la 2-a kaj ekde tiu tempo ĉeĥa ŝtato estas konsiderata parto de romia regno. Laŭ kronikoj Vladivoj estis notora alkoholulo kaj jam komence de la jaro 1003 li mortis.

Antaŭe: Reganto de Bohemio Poste: Small coat of arms of the Czech Republic.svg
Boleslao la 3-a 1002-1003 Jaromír