Vlado Jukl
El Vikipedio
Vlado JUKL, ĉeĥoslovako, profesoro ĉe la Komerca Akademio en Bratislava. Naskiĝis en la 12-a de februaro 1892 en Mannheim (Germanio). Funkciulo de diversaj Esperanto-organizaĵoj dum 1911-1913 ankaŭ en Rusio. Instruis dum vico de sinsekvaj jaroj en sia lernejo. Dum 1933 kunlaboranto ĉe la Esperanto-disaŭdigoj en Bratislava.
| Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |

