Vlakoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Vlakloj estas komuna nomo kovrante plurajn latinajn popolojn kiuj estas posteuloj de la latinigitaj popoloj de centra, orienta kaj sudorienta Eŭropo. Grupoj historie nomitaj vlakoj estas: nuntempaj rumanoj aŭ dakrumanoj, arumanoj aŭ makedonrumanoj, morlakoj, megleno-rumanoj kaj istri-rumanoj. Ekde la kreado de la rumana ŝtato, la esprimo estas uzata kutime por tiuj kiuj loĝas ekster Rumanio.

La vlakaj lingvoj, ankaŭ nomataj orientaj latinidaj lingvoj, havas oftan originon en la antikva rumana lingvo. Dum jarcentoj, la vlakoj iĝis diversaj branĉoj kaj havis rilatojn kun la ĉirkaŭaj popoloj: sudaj slavoj, grekoj, albanoj, prabulgaroj kaj aliaj.

Preskaŭ ĉiuj modernaj nacioj en Centra kaj Sudorienta Eŭropo havas indiĝenajn vlakajn malplimultojn: Grekio, Hungario, Ukrainio, Serbio, Kroatio, Makedonio, Albanio, kaj Bulgario. En aliaj landoj, la indiĝena vlaka loĝantaro estis tute asimilita de la slava plimulto kaj tial ĉesis ekzisti: Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Bosnio kaj Montenegro. Nur en Rumanio kaj Moldavio, la vlakoj estas etna plimulto hodiaŭ.