Vlastimil Blažek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vlastimil Blažek
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1910 (1910-11-30)
Morto 3-an de aprilo 1996 (1996-04-03) (85-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Vlastimil BLAŽEK (naskiĝis 1911 - mortis la 3-an de aprilo 1996) estis honora prezidanto de la Esperanto-klubo en Olomouc (Ĉeĥio), aktivulo dum duona jarcento.

Li eldonis sep numerojn de "Informilo Haná-Jeseníky“ (1946) en Olomouc, kie li grave aktivis. Nome, post la dua mondmilito la renovigita Esperanto-Asocio en ČSR por pliaktivigi agadon de unuopaj regionoj elektis 19 regionajn perantojn. En la regiono de Olomouc estis nomita en ĉi tiun funkcion elprovita aktivulo de Esperanto-klubo en Olomouc Vlastimil Blažek. Li kun entuziasmo ekprenis la novan funkcion. Por pli bona kontakto kun esperantistoj li ekeldonadis informbultenon kun nomo Informilo Haná - Jeseníky. La 15-an de decembro 1946 li kunvokis unuan kunvenon de esperantistoj el regiono Olomouc. Krom tio li plue laboris en funkcio de propaganda referento de Esperanto-klubo en Olomouc direktiĝante speciale al kontakto kun gazetoj. Dum sia funkciado li sukcesis atingi publikigon de 398 komunikoj kaj artikoloj pri Esperanto en tiamaj kvar tagĵurnaloj de Olomouc.

Li ankaŭ kunlaboris kun Josef Řebíček pri la traduko de internaciaj konvencioj pri fervojtrafiko - ili transdonis la novan tradukon al hungara fervojministerio, kiu tiam tre apogis la penadon je akcepto de Esperanto kiel interkomprenigilo por fervojlaborantoj en la tuta mondo.

Vlastimil Blažek sukcesis eldoni bildkartojn okaze de la 50-a datreveno de Esperanto-arbo kun Esperanto-memorŝtono en parko de Smetana kaj de strato ricevinta la nomon de D-ro L. L. Zamenhof.