Vlastislav

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vlastislav
germane: Watislaw
municipo
Vlastislav CZ 01.jpg
Vido al mezo de la municipo al oriento. En fono turo de burgo Skalka.
Vlastislav CZ flag.svg
Flago
Vlastislav CZ CoA.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Vlastislav
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Litoměřice
Administra municipo Lovosice
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Memorindaĵoj Skalka burgoruino, Skalka kastelo
Situo Vlastislav
 - alteco 287 m s. m.
 - koordinatoj 50°29′49″N 13°57′20″E  /  50.49694°N, 13.95556°O / 50.49694; 13.95556 (Vlastislav)
Areo 5,64 km² (564 ha)
Loĝantaro 145 (31.12.2007)
Denseco 25,71 loĝ./km²
Unua skribmencio 1184
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 411 14
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0423
NUTS 5 CZ0423 565873
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Vlastislav
Retpaĝo: www.mesta.obce.cz/vismo/index.asp?id_org=18348
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Vlastislav (Vlastjislav) estas vilaĝo en Ĉeĥio en distrikto Litoměřice, regiono Ústí nad Labem troviĝanta 8 km okcidente de Lovosice. En la vilaĝo loĝas 155 loĝantoj (2009).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1184, sed en loko de la vilaĝo estis pruveble jam en frua mezepoko konstruita burgejo. Laŭ Kroniko de Kosmas ĝi devis aparteni al luĉanidoj, al malamikoj de ĉeĥoj kaj servi aŭ kiel antaŭŝovita defendburgo aŭ eĉ kiel ĉefa administra burgo de Lucia princlando. Devis konstrui ĝin lucia princo Vlastislav. Laŭ mito ĉeĥoj devis eĉ neniigi ĝin. La perforta neniigo estas videbla ankaŭ el ĉirkaŭbruligitaj restaĵoj, kiuj estis trovitaj dum arkeologiaj elfositaĵoj, kiujn en la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento gvidis D-ro Zdeněk Váňa. Problemo estas nur en datigado, la burgejo estis laŭ ĉio neniigita nur je 150 jaroj pli poste, ol kien la neniigon lokigas la mito.

Memorindaĵoj en ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Sur malgranda bazalta magmorokaĵo super la municipo elstaras turo de burgeto Skalka el la 14-a jarcento, detruita en la jaro 1639. De la turo eblas ekvidi burgoruinojn de pluaj burgoj en la ĉirkaŭaĵo - Košťálov, Oltářík, Ostrý, Házmburk. Senpere en najbareco de la burgoruino situas kastelo Skalka el fino de la 17-a jarcento.

Famaj naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]