Vlastislav Zázvorka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vlastislav Zázvorka
Persona informo
Naskiĝo 3-an de oktobro 1903 (1903-10-03)
en Simferopolo
Morto 9-an de februaro 1992 (1992-02-09) (88-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater naturscienca fakultato de la Universitato de Karolo
Okupo
Okupo esperantistogeologo • paleontologo
vdr

Vlastislav Zázvorka (naskiĝis la 3-an de oktobro 1903 en Simferopol, Krimeo – mortis la 9-an de februaro 1992 en Prago, Ĉeĥio) estis ĉeĥa geologo kaj paleontologo, esperantisto.

Dum la jaroj 1915-1923 li lernis en Roudnice nad Labem, en 1921 li ricevis de sia patro lernolibron de Esperanto. Post abiturientiĝo li foriris al Prago por studi geologion kaj geografion ĉe Karola Universitato. Interesis lin ĉefe paleontologio, speciale la kretacea formacio. Tiam li estis en kontakto kun Augustin Pitlík, lektoro de Esperanto ĉe Teĥnika Altlernejo en Prago, kaj pli poste kun la fama germana paleontologo-esperantisto Adalbert Liebus.

Jam kiel studento li laboris volontule en Nacia Muzeo en Prago, en 1927 li finis la natursciencan fakultaton, en 1928 li doktoriĝis kaj ekde 1929 fariĝis profesia laboranto de la muzeo. En 1970 li fariĝis ĉefo de la geologia-paleontologia sekcio de la muzeo kaj en 1971 direktoro de la tuta muzeo.

La ĉefaj kampoj de lia scienca esplorado estis biostratigrafio kaj biotaksonomio, ĉefe de la supra kretaceo, ankaŭ de neogeno, kvaternaro.

En siaj ĉeĥlingvaj artikoloj li ofte uzis esperantlingvan resumon, esperantlingve li verkis por Geologio internacia. En 1926 li verkis artikolon pri unueca tutslava lingvo en la sciencaj kongresoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Otázka jednotného slovanského jazyka na světových vědeckých kongresec (Demando de unueca slava lingvo en sciencaj mondkongresoj, Fronta, 2,3, 39-40. Praha)
  • 20 let od smrti prof. Dr. Adalberta Liebuse (20 jaroj de la morto de prof. d-ro Adalbet Liebus, Časopis Národního Muea, 134, 2, Praha)
  • Letero de D-ro L. L. Zamenhof en la Nacia Muzeo de Prago (Heroldo de Esperanto, 1966, n-ro 1426)
  • Kolik řečí umíš ... (Kiom da lingvoj vi scias ... - Svoboda, 1967, 74, 9.10.1)
  • Treba esperanto presadzovať do svetového užívania? (Ĉ necesas klopodi venkigi Esperanton por la tutmonda uzado? - Svet, Vedy, 14, 7, 436-437, Bratislava)
  • Subzono Actinocamax plenus en la supra kretaceo de Eŭropo (Geologio internacia, 1/1968, p. 79-90)
  • Scienco antaŭ ĉio (Esperanto-Gazeto, 3, 8-9, 23-24, Beograd)
  • Paleo-ekologiaj kaj litologiaj rilatoj en la supra kreataceo en Bohemio (Geologio internacia, 3/1976. p. 73-76)
  • Problemoj en la stratigrafio de la supra kreataceo (Geologio internacia, 4/1982, p. 47-55)
  • Problemoj koncerne la transgreson de la suprakreatacea maro sur la bohemia masivo (Geologio internacia 6/1987, p. 107-116)

Pli detalan bibliografion de Vlastislav Zázvorka, precipe fakajn ĉeĥlingvajn artikolojn, oni trovos en Scienca revuo 2-3/1983, en artikolo de Josef Kavka.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Josef Kavka: V. Zázvorka: 75 (Scienca revuo, vol. 29/1978, n-ro 2/130, p. 87-88)
  • Josef Kavka: Vlastislav Zázvorka: 80 (Scienca revuo, vol. 34 /1983, n-ro 2-3 /144-145, p. 45-66)