Vlissingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto komunumoj en Nederlando Vlissingen (51° 27′ N; 03° 35′ E Mapo) estas urbo kaj komunumo ĉe la norda flanko de la elfluejo de la Skeldo sur Walcheren en la nederlanda provinco Zelando kun 44 964 loĝantoj, sur areo de 344,98 km², el kiu 310,85 km² akvo.

Al la komunumo Vlissingen apartenas la vilaĝoj Oost-Souburg (10 000 loĝantoj), West-Souburg kaj Ritthem (500 loĝantoj).

Nomo

La nomo Vlissingen verŝajne venas de "fles" (botelo), kiu ludas rolon en ĉiaj teorioj pri la nomo kaj ankoraŭ estas videbla en la blazono de la urbo. La urbo havas urborajtojn ekde 1315.

La nomo Vlissingen ankaŭ estas trovebla en Novjorko sub la nomo 'Flushing'; angla degeneraĵo de la vorto Vlissingen.

Fotaro


Eksteraj ligiloj