Vlorë
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 28 Jul. 2011.
4 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Vlora (albane Vlorë, itale Valona, greke Βαλόνα) estas dua plej granda havenurbo en meza Albanio, ĉe la Adriatiko, ĉe enirejo de la Vlorë-golfo. Ĝi havas ĉ. 87 000 loĝantojn (2004), kaj estas la administra centro de samnoma provinco kaj distrikto.
Ĝi havis ĉiam strategian signifon, batalis por ĝi multaj nacioj dum la histroio. La 28-an de novembro 1912, Iszmail Kemal tie elkriis sendependecon de Albanio. La italoj okupis ĝin dufoje (1915–20, 1939).
Sur insulo de Sazan funkciis dum la dua mondmilito itala kaj germana submarŝipa apogpunkto, poste uzis ĝin la Sovetunio ĝis 1961.
La haveno estas interligita kun la naftokampoj kaj kun la naftorafinejo de Cërrik.

