Voĉforto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Voĉforto, la forto de la voĉo, estas variablo en la prozodio de kantado kaj de la parolo, ekzemple en esprimado de emocioj kaj en akcentado de vortoj. Pli alta voĉforto necesas por komuniki trans pli granda distanco kaj en brua ĉirkaŭo.[1] La voĉforto ne spegulas iun solan fiziologian forton uzatan en fonado, sed dependas de aro da faktoroj, kiel la alĝustigo de la gloto, la tensio de la voĉlipoj kaj la subglota premo.[2]

Vario de la voĉforto kaŭzas ĉefe varion de la sonpremo kaj pro tio de la laŭteco. En ordinara parolo, altigo de la voĉforto tamen influas plurajn aldonajn akustikajn kaj psikoakustikajn variablojn.[3] Plej evidenta estas altigo de la tonalto. Ankaŭ la artikulacio estas influita, ĉar oni kutimas paroli per pli malferma buŝo kiam oni altigas sian voĉforton. Akustike, tio rezultas ĉefe en altigita frekvenco de la unua formanto. Ankaŭ la ritmo de la parolo estas influita: En pli laŭta parolo, la vokaloj plilongiĝas.

En klasika kantado, oni penas eviti la kunvariadon inter laŭteco kaj tonalto.

La voĉforto ne estas rekte mezurebla, kaj pro troa interindividua variado ankaŭ ne utilas ordinara psikoakustika metodo, en kiu homoj rekte taksas la variablon. Homoj tamen kapablas taksi la distancon inter parolanto kaj aŭskulanto al kiu la parolanto direktas sin, kaj ili faras tion en sufiĉe unueca maniero. Tiu distanco povas esti konsiderata kiel mezuro de la voĉforto.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En bruo homoj ankaŭ altigas sian voĉforton sen konscii pri tio. Tio estas nomata la "Lombard-efekto", unue priskribita de Étienne Lombard (1911) "Le signe de l'élévation de la voix". Ann. Mal. Oreil. Larynx 37: 101-119
  2. Krome, longeco kaj maso de la voĉlipoj gravas en komparoj inter malsamaj individuoj pro la granda diferenco inter viroj, virinoj, kaj infanoj kun varia aĝo. Tio afektas ĉefe la tonalton, sed ankaŭ la laŭtecon.
  3. Hartmut Traunmüller & Anders Eriksson (2000). "Acoustic effects of variation in vocal effort by men, women, and children", gazeto : Journal of the Acoustical Society of America, volumo : 107, numero : 6, paĝoj : 3438–3451. COI:10.1121/1.429414
  4. Tiu mezuro fakte pli bone korelacias kun la diversaj voĉfortaj variabloj ol kun la vera distanco inter parolanto kaj adresato. Estas tiel pro ioma variado inter parolantoj en la adaptado de la voĉforto al tiu distanco.