Voĉkordo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
voĉkordoj ĉe rigardo en laringon

Voĉkordoj (ligamenta vocalia) estas la t.n. ligamentoj, kiuj estas fiksitaj ĉe la tireoido kaj la aritenoidoj (aritenoida karetilago laŭ Anatomia Nomenklaturo) ene de la laringo. Ĝi estas aranĝita ĉe la supra paro de la t.n. voĉlipoj (voĉaj faldaĵoj). Per voĉa muskolo oni povas atingi ŝanĝon de la voĉlipa maso. Kunligante kun la kriko-tireoida muskolo (Musculus cricothyroideus), kiu ŝanĝas la streĉon kaj longon de la voĉlipoj, estiĝas sensiva regula rondo, kun kies helpo la voĉ-forto kaj tonalto de la homa voĉo estas regulita.


En ĉiutaga parolo oni ofte diras „voĉkordoj“ anstataŭ „voĉlipoj“, sed ili estas nur partoj de la voĉlipoj.