Voĉo (kontrapunkto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La nocio voĉo (latine vox, itale voce, greke φωνη) en la muzika tonmetado signifas sekvon de tonoj. Plivastasence ĝi entenas soneventojn, kiujn produktas unuopa muzikisto aŭ voĉgrupo. Je tio tonaltoj kaj -daŭroj sin abstraktas de ĉia individua sonkoloro kaj ĉia individua interligiteco. Voĉo tiusence ne signifas sonantan voĉon, sed pli bone estas kantinstrukcio aŭ ludinstrukcio diference interpretebla.

Se voĉoj moviĝas laŭ la reguloj de la kontrapunkto, pluraj el tiaj voĉoj povas harmonie kunsoni. Pro tio oni distingas inter unuvoĉa kaj plurvoĉa muzikado (vd. polifonio) aŭ ĉefa kaj akompanaj voĉoj. Se pli ol du voĉoj kunsonas, tio kutime postulas notadon kiel notacio.

Ĉar ĉi tiu kompreno de voĉo ligiĝas ege je la skribo, oni esprimas per „voĉo“ ofte la realigitajn muziknotojn en la mano de kantisto aŭ sur pupitro de instrumentisto, kiujn oni ankaŭ nomas orkestrovoĉo: Dum dirigento de orkestro legas el partituro, kiu surlistigas ĉiujn voĉojn unu sub la alia, la muzikistoj bezonas nur sian proprajn voĉojn. Jen la nocio ne estas uzata en la senco de unuvoĉeco: La pianovoĉo de pianokonĉerto kutime estas plurvoĉa, sed ĝin realigas unuopa muzikisto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]