Voĉoaktorado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Voĉoaktorado estas la arto provizi voĉojn por animaciitaj fikciuloj en longaj kinofilmoj, televidaj serioj, mallongaj animaciaĵoj, videoludoj en radio kaj televidaj reklamoj, radiaj dramoj, pupteatro... La dublado de fremdlingvaj aŭdvidaĵoj estas ankaŭ voĉoaktorado, tamen la uzenda nomo por tio estas "dublado". La vorto voĉoaktorado ĝenerale signifas nur la procezon provizi voĉojn en la originala verko.

Homo, kiu rolas nur voĉon estas nomata voĉoaktoro. Voĉoaktorado eble inkludas ankaŭ kantadon, tamen dua voĉoaktoro fojfoje rolas kantovoĉon de fikciulo anstataŭ la unua voĉoaktoro.

En Japanio, la profesio de voĉoaktoro ludas aparte gravan rolon en la kreado de animeo.

Vidu ankaŭ la specifan artikolon: Japana voĉoaktoro (Sejuo).

Ankaŭ vidu[redakti | redakti fonton]