Voșlăbeni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Voşlăbeni)
Saltu al: navigado, serĉo
Voșlăbeni
Vilaĝo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Harghita
Alinome Vasláb (hungare)
Iama hungara departemento Csík
Situo 46° 39′ N, 25° 37′ O46.64444444444425.622777777778Koordinatoj: 46° 39′ N, 25° 37′ O
Voșlăbeni (Rumanio)
DMS
Red pog.svg
Alto super maro 786 m
Poŝtkodo 537355
Loĝantaro
– komunumo 1.981 (en 2009)
– vilaĝo 1.255 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 86348
v  d  r
Information icon.svg

Voșlăbeni [voŝlebenj] (hungare: Vasláb [vaŝlab]) estas komunumo en Rumanio sude de Gheorgheni. El ĝia teritorio memstariĝis en 1956 la vilaĝo Izvorul Mureș, sed de 1968 ĝi administre denove apartenas al ĝi.

En 1910 Voșlăbeni havis 940 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 2 mil 53 (60 % da rumanoj). Ĝi estis unue menciita skribe en 1721. La teritorio estis la bieno de familio Lázár, kiu popolumis ĝin per rumanoj el Moldavio. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Csík vármegye). La grekokatolika preĝejo estis konstruita en 1864. Administre apartenas al ĝi Izvoru Mureșului.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]