Vo (armena litero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vo, ո armene ([vo]), estas la 24-a litero de la armena alfabeto. La litero ո (vo) komence de vorto estas elparolata kiel vo (nur kun kelkaj esceptoj) kaj ene de vorto ĝi sonas kiel o. Post la ortografia reformo de la armena en 1923, ĝi estas la plej uzata litero por tiu sono en la orient-armena dum la alia o estas limigata al kelkaj kazoj kiam la vorto komenciĝas per o kaj ne per vo.

Unikodo[redakti | redakti fonton]

  • Majuskla Ո : U+0548
  • Minuskla ո : U+0578