Vodňany
| Vodňany | |||
| germane: Wodnian | |||
| urbo | |||
|
Preĝejo apud placo en Vodňany
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Vodňany | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Sudbohemia regiono | ||
| Distrikto | Distrikto Strakonice | ||
| Administra municipo | Vodňany | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Rivero | Blanice | ||
| Situo | Vodňany | ||
| - alteco | 398 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°08′52″N 14°10′32″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.14778 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.14778°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 36,36 km² (3 636 ha) | ||
| Loĝantaro | 7 028 (31.12.2007) | ||
| Denseco | 193,29 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1336 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 389 01 | ||
| NUTS 3 | CZ031 | ||
| NUTS 4 | CZ0316 | ||
| NUTS 5 | CZ0316 551953 | ||
| Katastraj teritorioj | 6 | ||
| Partoj de urbo | 9 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 16 | ||
| Retpaĝo: www.muvodnany.cz | |||
Vodňany estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono, distrikto Strakonice, duonvoje inter urboj Strakonice kaj České Budějovice. Ĝi ekestis ĉe orplacerejoj ĉe la rivero Blanice inter la 12-a kaj 13-a jarcentoj kaj en 2005 ĝi havis 6657 loĝantojn.
La urbo konatas precipe pro sia fiŝkaptista kaj fiŝlagista tradicio.
Kvankam plejparton de la historiaj memorindaĵoj neniigis granda incendio en 1722, Vodňany povas fieri pro mezepoka muregaro kun defendobastionoj kaj akvofosaĵo. Dominanto de la historia urbocentro kun ampleksa kvadrata placo kaj konservitaj urbanaj domoj, malnova ponto, baroka statuo de Sankta Johano el Nepomuk, monumento de Petr Chelčický, kaj statuo de Jan Žižka estas gotika preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria el la 14-a jarcento.
En la urbo funkcias Urba muzeo kaj Urba galerio.
Partnerkomunumo [redakti]
Vodňany havas komunuman partnerecon kun la komunumo Aarwangen en la samnoma distrikto de Kantono Berno en Svislando.
|
|
|
|---|---|
|
Čavyně | Hvožďany | Křtětice | Pražák | Radčice | Újezd | Vodňanské Svobodné Hory | Vodňany I | Vodňany II |
|