Vodopad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stacio «Vodopad» en Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra

Vodopad (ruse Водопад, do Akvofalo) estas la stacio, kiu okazigas kompleksan elektrokoagulacian preparadon de akvo. Ĝi estas konstruita de la sciencistoj de la firmao TjumenNIIgiprogazo (Tjumeno, Rusio) kadre de la programo «Pura akvo de Gazpromo» kaj produktata de la Eksperimenta Uzino de la sama firmao. En 2012 pli ol 100 stacioj «Vodopad» funkciis tra tuta Rusio, plejparte en Siberio kaj Fora Oriento.

Problemo de la akvopreparado en Siberio[redakti | redakti fonton]

Subtera akvo en Okcidenta Siberio enhavas altan kvanton de la kombinaĵoj de silicio forme de solveblaj siliciataj acidoj. Kaze de interago kun oksigita fero tio kaŭzas estiĝon de la rezisteblaj ferosiliciataj kompleksoj, kiuj havas altan koloidan solveblecon danke al rezisteblaj hidrataj ŝeloj, ĉirkaŭantaj koloidajn partiklojn. Hidrataj ŝeloj malhelpas rektan kontakton de la koloidaj partikloj kun la surfaco de la grajnoj de filtra enhavo, do ferosiliciaj kompleksoj facile trairas ilin kaj enhavo de la siliciaj kombinaĵoj en purigita akvo malpliiĝas ne pli ol je 6-7 %. Surteraj akvoj en Okcidenta Siberio havas altan kolorecon, kaŭzitan de la ĉeesto de humata acido kaj fulvoacidoj, kiuj trafas akvon dum la marĉa putrado de vegetaĵoj. Krome multaj akvujoj troviĝas proksime de industriaj entreprenoj kaj estas influataj de la homa agado. Efika purigado de tia akvo per tradiciaj kemiaj reagentoj malfacilas, ĉar rezisteblaj hidrataj ŝeloj, aperantaj ĉirkaŭ molekuloj de humata acido kaj fulvoacidoj, estas grave solveblaj. Apliko de pli altaj koncentriĝoj de kemiaj reagentoj kaŭzas plian poluadon de akvo per resta aluminio, mangano kaj klororganikaj kombinaĵoj.

Teknologio[redakti | redakti fonton]

Muntado de stacio «Vodopad»

Dum elektrokoagulacia prilaborado de akvo la elektra kurento kaj elektromagneta kampo disrompigas hidratajn ŝelojn, ĉirkaŭantaj molekulojn de poluantaj substancoj. Tio siavice intensigas elektrokemian procezon de la interago de la aluminiaj atomoj sur surfaco de la aluminiaj elektrodoj kun molekuloj de akvo, kaj molekuloj de la siliciata kaj humata acidoj. En zono de la nanomolekula interago sur surfaco de la aluminia anodo aperas altaktiva monomolekula formo de la koagulanto — hidroksido de aluminio kaj kompleksaj kombinaĵoj de aluminio kun mineralaj kaj organikaj acidoj, fosforenhavaj kombinaĵoj, surfacaktivaj substancoj, fenoloj kaj naftoproduktoj.

Parametroj[redakti | redakti fonton]

Ene de stacio «Vodopad»

La stacioj Vodopad estas destinitaj por purigado de la nesala akvo, ricevata el subteraj kaj surteraj fontoj, de mineralaj kaj organikaj poluaĵoj. Ĝi povas esti ekspluatata en teritorioj kun modera kaj malvarma klimatoj. La stacioj estas produktataj forme de blokkonstruaĵoj kaj plene pretas al surloka muntado. Produktiveco varias de от 5 ĝis 8000 м³ diurne. Por akumulado kaj alportado de la trinkebla akvo al konsumanto estas uzataj akvopompaj stacioj, produktataj de la sama uzino.

Avantaĝoj de la teknologio[redakti | redakti fonton]

Kompare al la tradiciaj kemireagentaj akvopurigaj metodoj, la stacioj Vodopad havas jenajn avantaĝojn: — alta kvalito de la akvopreparado sendepende de polueco de akvofontoj;

— ricevo de la trinkebla akvo kun nula toksika indekso;

— minimumigado de la akvoperdoj ĝis 2,5-3 %;

— aŭtonoma funkciado de la stacioj;

— malgranda kvanto de servistaro;

— malpliigo de la fuelkonsumado dum la funkciado de kaldronejoj je 15-25 % kaj pliigo de la tempolimo de kaldronegoj 4-5-oble sekve de preventado de la krustoestiĝo;

— malneceso pri varmigado de la fontoakvo;

— uzado de la elektrokoagulacia reziduo kiel sekundara koagulanto;

— malgrandaj elspezoj por ekspluatado.

Praktika uzado[redakti | redakti fonton]

Stacio «Vodopad» transportata per kamiono

Pli ol 100 stacioj «Vodopad» jam funkcias en la firmaoj de la konzerno Gazpromo («Gazprom dobiĉa Urengoj», «Gazprom dobiĉa Nadim», «Gazprom transgaz Surgut», «Gazprom pererabotka» kaj aliaj), sendependaj elminigantoj, municipoj de Rusio. La tuta urbo Tarko-Sale ricevas akvon de la plej granda stacio «Vodopad», prilaboranta ĝis 8000 m³ diurne. La 25-an de decembro 2009 la prezidanto Dmitrij Medvedev parolanta dum la kunsido de la Komisiono pri modernigo kaj teknologia evoluigo de la ekonomio de Rusio, kiel pozitiva ekzemplo de aplikado de novaj teknologioj rimarkis, ke «kadre de la ekologia programo "Pura akvo de Gazpromo" estis ellaboritaj kaj ekfunkciigitaj nanoteknologioj de la purigado de akvo de poluaĵoj je la atommolekula nivelo».[1] Parolinta samkunside la estro de Gazpromo Aleksej Miller en sia prezentaĵo indikis la staciojn Vodopad kiel ekzemplon de ellaboro kaj apliko de la konzerno de la nanoteknologioj.[2]

En Esperanto-komerco[redakti | redakti fonton]

Partoprenantoj de la prezentado en Beijing Urban Construction Group Co., Ltd. Pekino, Ĉinio. 2012

En oktobronovembro 2012 danke al antaŭa intertraktado de la du esperanto-komercistoj — ĉino Long Zhang kaj ruso Stanislavo Belov, estro de la PR-sekcio de TjumenNIIgiprogazo, okazis vizito de reprezentantoj de la rusia kompanio al Pekino, kie ili partoprenis la ekspozicion Water Expo China 2012 kaj aranĝis prezentaĵojn en Beijing Urban Construction Group Co., Ltd kaj la Akvoscienca Akademio de la Pekina Pedagogia Universitato (The College of Water Sciences of Beijing Normal University). Fine estis subskribita interkonsento pri kunlaboro inter la firmaoj Kun Peng Power (Bei Jing) Technology Co., Ltd kaj TjumenNIIgiprogaz, kies celo estas promocio de produktoj kaj servoj de la rusia firmao en la ĉina merkato.[3][4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ruse Стенографический отчёт о заседании Комиссии по модернизации и технологическому развитию экономики России. 25 декабря 2009 г. La stenografia raporto pri kunsido de la Komisiono pri modernigo kaj teknologia evoluigo de la ekonomio de Rusio, la 25-an de decembro 2009
  2. ruse Презентация А. Миллера на заседании Комиссии по модернизации и технологическому развитию экономики России. 25 декабря 2009 г. Prezentaĵo de A. Miler en la kunsido de la Komisiono pri modernigo kaj teknologia evoluigo de la ekonomio de Rusio, la 25-an de decembro 2009
  3. Akvopuriga teknologio el Rusio promociita en Ĉinio per Esperanto (). IKEF (2012-11-12). Arkivita el la originalo je 2013-05-09. Alirita 2012-11-13.
  4. Stanislavo Belov (2012-11-16). Usui Hiroyuki: La akvopuriga teknologio el Rusio diskonigita en Ĉinio per Esperanto (). El Popola Ĉinio. Alirita 2012-11-16.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]