Vojaĝlibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vojaĝlibro estas literaturo kiu priskribas vojaĝojn.

Antikvaj vojaĝlibroj[redakti | redakti fonton]

Ekde la komenco de la literaturo estas probablege, ke jam ekzistis parolaj rakontoj pri vojaĝoj dum kiuj la vojaĝinto povus priskribi kion li vidis for. Kiam la literaturo iĝis skriba, rapide aperis similaj verkoj.

Unu el la plej antikvaj kaj konataj vojaĝlibroj estas Eliro, la dua libro el la libraro konata kiel Biblio, kie oni rakontas la vojaĝon de la juda popolo el Egipto ĝis Palestinio. En ĝi tiu popolo estas la elektita de Dio, kiu kondukas ilin al la promesita tero, teorio kio kaŭzos militan kaj politikan poblemarojn jarmilojn poste.

Ne estas la ununura kolektiva vojaĝlibro kies vojaĝintoj estas “elektita” popolo. En la Anabasis de Ksenofono la greka popolo estas la posedanto de la vero, la rajto kaj la bezono atingi la maron kaj la patrujon; la persa popolo estus la malamiko.

Ankaŭ en la greka literaturo oni havas eble la plej konatan vojaĝlibron, nome la Odiseadon de Homero, kie oni rakontas la dekjaran revenon de Odiseo hejmen post la troja milito. Jam ne temas pri reala spertaĵo, sed tre miteca pro partopreno de dioj, mitologiaj estaĵoj, ktp. En tiu verko estas ankaŭ nova eco, nome la fakto ke temas ne nur pri popolo aŭ homa grupo gvidata de heroo, sed ankaŭ pri persona vojaĝo de ĉefrolulo nome Odiseo kiu kiel reala homo rakontas ne nur la grupan spertaĵon sed ankaŭ sian personan problemaron je sia reveno en Itakon kun sia edzino, filo, regno kaj malamikoj. La influo de tiu verko super la posta literaturo estos gravega. Por koni la antikvan Grekion gravas la Priskribo de Grekio de Paŭzanio en la 2a jarcento.

Ankaŭ persona sperto kuŝas sur la fono de la Libro de mirindaĵojPriskribo de la mondo de Marko Polo, kiu ŝajne vojaĝis al orienta Ĉinio en la 13a jarcento kiam Eŭropo estis ankoraŭ sufiĉe enigita en si mem.

Modernaj vojaĝlibroj[redakti | redakti fonton]

Nur tri jarcentojn poste la eŭropanoj kaj la orientanoj kuniĝis per perŝipaj vojaĝoj je la 16a jarcento. Tiam oni verkis en Okcidento (Portugalio) La LuziadojLa Luzidoj de Luis Camoes kaj en Oriento (Ĉinio) La vojaĝado okcidenten de Wu Cheng’en.

Aliaj gravaj ĉefverkoj de la tutmonda literaturo temas pri vojaĝoj kvankam tiu temo nek estas ties ununura nek la plej grava, ekzemple La inĝenia hidalgo Don Kiĥoto el Manĉo de Cervantes, Robinsono Kruso de Daniel Defoe, la Vojaĝoj de Gulivero de Jonathan Swift, La Sentimenta vojaĝo de Sterne, multaj verkoj de Jules Verne, Stevenson, Conrad kaj multaj porjunulaj verkoj ĝis La Mastro de l’ Ringoj de Tolkien. Inter tiom da verkoj ne eblas elpluki ĉefajn ecojn.

Aliaj verkoj havas atestilan valoron kiel tiuj de famaj esploristoj, kiel Stanley, Livingstone, la hispana Domingo Badía alinome Alí Bey kaj aliaj hispanaj vojaĝistoj.

Restas nur la fakto, ke dum tiuj da jarmiloj la vojaĝo vere funkciis kiel simbolo de abstrakta vojaĝo serĉe feliĉon, aventuron, veron, riĉecon, gloron, ktp. Tiamaniere funkcias la hispana romano Camino de perfección (Perfektiga vojo, 1902) de Pío Baroja, kie junulo dum vojaĝo suden de Madrido serĉas sensukcese respondojn al siaj metafizikaj duboj.

Esperantaj vojaĝlibroj[redakti | redakti fonton]

Ĉar Esperanto ne havas precizan difinitan teritorion, ekde ĝia komenco esperantistoj estis vojaĝemaj kaj multaj verkis pri siaj vojaĝoj. Aliaj, kiuj ne tiom interese vojaĝis, verkis pri aliaj vojaĝantoj aŭ eĉ vojaĝistoj, kelkaj el kiuj famiĝis kiel Eroŝenko. Fama estas la Vojaĝo al Kazohinio de Sandor Szathmari, kiu spite ties nomon devus esti klasita kiel utopio pli bone ol kiel vojaĝlibro. Per ironio iome inspirita en la Vojaĝoj de Gulivero de Swift, Szathmari mem komentas sian opinion pri vojaĝlibro, kiu certe konvenas ĉi tie:

"Do, la Leganto plenrajte povas dubi pri mia verdiremo kaj supozi, ke eble mi aŭdacas por facila efekto kolorigi mian vojaĝ-priskribon per aferoj, kiuj eble ne tute konformas al la vero, laŭ la metodo de kelkaj vojaĝantoj, kiuj por fanfaroni per siaj geografiaj kaj etnografiaj konoj kaj fidante je la malfacila kontrolebleco de siaj rakontoj, ofte trouzas la kredemon de la legantaro." (p. 172)