Vojaĝo al Kazohinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Nuvola apps bookcase.svg Vojaĝo al Kazohinio  
Vojaĝo al Kazohinio
Aŭtoro Sándor Szathmári
Eldonjaro 1941
Aliaj eldonoj 1958 (1-a esperanta eldono) kaj 1998 (2-a SAT-eldono)
Urbo Orleano (por la eldono de 1958)
Eldoninto SAT
Paĝoj 315

Vojaĝo al Kazohinio estas originala romano verkita de Sándor Szathmári en la hungara lingvo, kaj en Esperanto. La hungara versio aperis en 1941 kaj la Esperantan eldonis SAT en 1958, kiu senŝanĝe ĝin reeldonis en 1998

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas utopio/malutopio modelita parte laŭ La vojaĝoj de Gulivero de la irlandano Jonathan Swift. Pro tio la verko eniras en librotipoj kaj utopioj kaj vojaĝlibroj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Averto: Tio, kio sekvas, montras detalojn de la intrigo de la rakonto.

Laŭ la ekzemplo de Gulivero la elira situacio estas pereo de ŝipo. Saviĝas nur unu homo, kiu atingas nekonatan landon, la landon de la hinoj. Tie vivas ankaŭ alia popolo, nome la behinoj. Laŭ tio la verko de la hungara verkisto ne tiom rilatas al tiu de Swift, sed pli precize al Brave New World de la brita verkisto Aldous Huxley. Kiel en tiu verko, kunekzistas du ege malsimiliaj socioj -kompreneble aparte-, la unua tre evoluinta, la alia retrostaranta.

Hinoj estas popolo kiu jam solvis ĉiun ekonomian problemon: ili ĉion produktas kaj ĉion flue ordigis. La vivonivelo estas altega. Tamen ili ne konas sentojn, amon, belon, spiritan vivon. Temas pri kritiko de disvolvita socio, kie progresega inventado kuniras kun forlaso de homaj sentoj. Ili parolas en hina lingvo.

La ĉefrolulo, enua de la senhoma vivo de la hinoj, elektas vivi inter behinoj, kiuj laŭdire pli konformas kun ties vivosentoj.

Behinoj tamen havas tute frenezegan socion, kie la vivokondiĉoj estas zorgataj de la reganta hinaro dum ili priokupiĝas nur pri sensencaj ceremonioj kaj stultaj bataloj. Ĉion ordigas nerealo, dum inter hinoj ĉio estis nur laŭ realo. Inter behinoj la ĉefrolulo suferas malsaton, mizeregon kaj eĉ mortodanĝeron.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.


Literaturaj rimedoj[redakti | redakti fonton]

Krom la ideologia enhavo, kiel literatura verko, tiu romano ĝuas rakontajn epizodojn, kiel kaj komenco kaj fino, ankoraŭ kaj jam en la brita socio, de kie devenas la ĉefrolulo. Tiam bonhumoro kontrastas kun serioza baza enhavo, ĉefe kiam oni parolas pri la edzino de la ĉefrolulo. Aliaj interesaj partoj estas la interkonatiĝoj kun hinaj kaj behinaj roluloj, kvankam tre simplaj laŭ siaj devenoj, kaj la amaj, amoraj kaj seksaj spertoj, ĉiuj malsukcesaj.

Laŭ lingvo la vortuzado estas taŭga eĉ kiam oni perdigas la leganton per abundo de neologismoj per kiuj kaj la hinoj kaj la behinoj nomas siajn strangajn vivkonceptojn kaj ideerojn.

Komentoj pri la libro[redakti | redakti fonton]

Vojaĝo al Kazohinio estas taksata kiel unu el la ĉefaj orginalaj romanoj en Esperanto. Kalocsay diras pri Vojaĝo al Kazohinio', - "la libro estas insida". Auld metas la verkon de Szathmári samnivele kun Swift, Wells, Anatole France. Duc-Goninaz trovas, ke la legado de Szathmári estas "potenca instigo al pensado". Benczik precizigas la klasifon de la verko de Szathmári per la esprimo "sobriga humanismo".

La lingvoj de la verkado[redakti | redakti fonton]

Estas ioma disputo, ĉu Szathmári unue verkis ĝin hungare aŭ esperante. Laŭdire li unue ekverkis ĝin hungare, sed reverkis kaj finis ĝin esperante. Kiam Literatura Mondo, kiu estis akceptinta ĝin, fiaskis pro la komenciĝo de la dua mondmilito, li reverkis aŭ tradukis ĝin hungaren kaj ĝi eldoniĝis tiulingve dum la Dua mondmilito. Sed aliaj tezas, ke la hungara versio estis la vera originalo, kaj citas certan pruvon ke Szathmári ne vere flue regis Esperanton je la tempo, kiam li unue verkis la romanon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]