Vojaĝo al Lourdes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
origina titolo = Le Voyage de Lourdes
LIBROJ FAMAJ
“VOJAĜO AL LOURDES ”
aŭtoro = Alexis Carrel (Nobelpremiito pri medicino 1912)
nacia = franca
vivo = 1873-1745
publikigita = 1949 (postomorte de la aŭtoro)
ĝenro = eseo pri religio” vidkonstato pri miraklo en Lourdes
ideologio = de agnostikulo al katoliko”
Carrel en 1912

Vojaĝo al Lourdes (france: Le Voyage de Lourdes) estas libro de franca medicinisto kaj sciencisto Alexis Carrel (Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino de 1912), publikigita en 1949 en 1903 kiel medicinisto deĵoranta en trajno por malsanaj pilgrimantoj al la sanktejo de Lourdes. En Lourdes li estis vidatestanto pri neeksplikebla saniĝo de juna virino, Maria Bailly, finstadia malsanulino. Carrel, kiu estis agnostikulo, sekve de tiu evento alproksimiĝis al la katolika kredo.

Kompletigas la libron iuj eltiraĵoj el la tagliboj de la lastaj jaroj de lia vivo, entenataj en liaj filozofiaj kaj sociaj meditoj. La sukceso de la libro dependis ankaŭ de la fakto ke ĝi estis publikigita post la morto de la verkisto, nome tridek jaroj post la Vojaĝo al Lourdes.

Enhavoj[redakti | redakti fonton]

La pilgrimo[redakti | redakti fonton]

La raporto pri la pilgrimo estas aranĝita laŭ la modelo de la tria rakontanta persono, kun nomoj forlasitaj aŭ kromnomataj;; Carrel uzas por si la nomon Lerrac (la silaba inverso de Carrel) kaj por la malsanulino "Maria Ferrand", dum reale ŝi nomiĝis Maria Bailly.(Vidu: La mirakloj de Lourdes)

Carrel estis asociiĝinta al la pilgrimo propete de kolego malhelpata partopreni kiel medicinisto deĵoranta. La tiama tridekjara medicinisto jam ricevis katolikan edukadon, sed poste inkliniĝis kaj fine tute konfesis agnostikismajn konvinkojn. Li diradis:
”Li sisteme rifuzis interesiĝi pri tio kio okazas en Lourdes. Kial ne provi tion fari? Se ne estas nenio pli ol imagaj saniĝoj, ne estos poste troa la tempo elspezita! Kaj se, eventuale, troviĝas kelkan rezulton realan, kiu ajn ĝi estu, aliflanke, la kaŭzo, estus ĝute tia fakto kiu, konstatita laŭ maniero vere scienca, povus havi gravan intereson. Ni konas preskaŭ nenion, vidpunkte de la biologio, pri eblaj fenomenoj. Oni devas nei nenion sur la bazo de leĝojn kiujn ni konas tro supraje”. (Libra teksto, p. 15-16)

Dum la irada vojaĝo Carrel vizitis iujn malsanulojn en la trajno, kaj unu aparte altiris lian atenton: juna virino, Maria Bailly, trafita de peritoneito tuberkula finstadia kun la ventro tre ŝvelinta kaj rigida, kaj en grava ĝenerala sanstato. Carrel komentis kun iomete da ironio ke estus malgranda miraklo se la malsanulino sukcesus reveni al sia hejmo ankoraŭ viva.
La fratino kiu ŝin konduktis al la trajno, estis rakontinta al Lerrac ke, laŭ la tuta vivo Maria estis malsana. Deksesjare aĝante, ŝi tusadis kaj sputadis sangon, dekokjare agante eksuferis per pleŭrito... Enirinte la hospitalon, ŝi eksuferis pri rigideco kaj ŝvelado de la ventro; komenciĝis la febro... tiom ke la kirurgo ne volis riski. Oni diris al la familio ke ne estis solvo”.[1]

Alveninte al Lourdes, Carrel-Lerrac komencis viziti la sanktejon kaj observi tion kio okazadis; sur la registro de la vizitantoj de la Medicinista Centro li trovis la nomojn de diversaj kolegoj kiuj neniam publike aŭ private rakontis ke mem vizitis Lourdes aŭ kiuj, parolante kun li, ŝajnigis scii nenion pri tiu afero. Ekde la unua tago al li oni raportis pri supozitaj mirakloj, sed Carrel ilin digestis kiel psikosomatikaj malsanoj, spontanee malaperintaj kiam la malsanuloj “ekkonvikiĝis” ke mem resaniĝis.

Intertempe la sanaj kondiĉoj de Maria Bailly pli akriĝis ĝispunkte ke kiam la fratinoj volis ŝin konduki al la sanktejo kaj al la banejo, Carrel sin deklaris malkonsenta, timante ke ŝi ne eltenus tiun penon. La fratinoj, tamen, insistis argumentante ke la juna virino tre baldaŭ mortus ĉiukaze kaj ke neniu rajtus malpermesi al ŝi kion li arde petis.

Post la vizito al la banejoj, Maria la Bailly estis kondukita al la groto de la Aperoj, kien alvenis ankaŭ Carrel kun grupo de la sama trajno por partopreni en la religia ceremonio. Certmomente, dum la liturgia preĝo, Carrel rigardante la malsanulinon, ekopiniis vidi en ŝi pliboniĝon de la ĝeneralaj kondiĉoj; li dekomence kritikis sin kvazaŭ ankaŭ mem ensorĉitan pro la loka etoso, kaj eĉ pri tio poste priskribis en sia taglibro. Sed iom post, rerigandante la malsanulinon, kun surprizo kaj konsterniĝo travidis ke la ventra ŝvelo senŝveliĝis iompostiome, sub siaj okuloj, ĝis mala peri tute laŭ malmulte da minutoj. Li plialproksimiĝis al la malsanulino kaj kontrolis la batojn de la koro, kiu malmulte antaŭe estis akcelega, kaj ĝin konstatis regula. Vespere, reveninte al la hospitalo, Carrel kaj aliaj liaj kolegoj pli atente vizitis la junulinon, kaj ne trovis iun ajn spuron de la malsano.

Impresite, Carrel foriĝis el la hospitalo. La honesteco kaj la scienca rigoro lin devigis akcepti la realon de la okazintaĵo. Emociiĝinta kaj angorplena, post vagado sen preciza celo li troviĝis antaŭ la sanktejo kaj, antaŭ la bildo de la Virgulino de Lourdes; en li fontis spontanan impulson adresi al Ŝi preĝon:
”Virgulino dolĉa, kiu helpas la mizerulojn vin humile petegantajn, min protektu. Mi kredas je vi. Vi volis respondi al mia dubo per klara miraklo. Mi ne kapablas ĝin kompreni, mi dubas plue... Sub la konsiloj profondaj kaj duraj de mia intelektula orgoilo kuŝas, malbonŝance ankoraŭ sufokita, sonĝo... tiu per kiu kredi je Vi, kiel la animkandidaj fratuloj.[2]|}}

Taglibraj fragmentoj[redakti | redakti fonton]

Fragmentoj de la taglibro entenas rezonadojn skribitajn ekde la 9-a de februaro 1938 ĝis 22-a de julio 1944. La pensoj etendiĝas de la scienco al la religio, kun oftaj aliroj sur la socia organizo.

Meditoj[redakti | redakti fonton]

La "Meditoj" kolektas pensojn esence prireligiajn, verkitajn ekde 1938 ĝis 1940. Ili konkludiĝas per la jena rimarko: “La spirito neniel ligitas al la limoj de la korpo kaj la supera aventuro estas tia liberigo el la limoj de la korpo, ankaŭ dumvive, por atingi la subtavolon de la mondo kiu estas santempe, inteligenteco kaj amo.[3]

Alia samtemaj liaj verkoj estas: • L'homme cet inconnu, 1936, publikigita samtempe en Usono kaj Eŭropo • Réflexions sur la conduite de la vie, 1950 • La Prière, 1944.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Verko citita, p. 23
  2. ver. cit., p. 71
  3. ver. cit., p. 127

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Alexis Carrel, Le voyage de Lourdes suivi de Fragments de Journal et de Méditations, Plon, Paris, 1949
  • Alexis Carrel, Viaggio a Lourdes, Editrice Morcelliana, 1980, ISBN 978-88-372-1065-6
  • Pri liaj medicinista kariero kaj sciencaj verkoj, vidu Alexis Carrel

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]