Vojaĝisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Araba vojaĝanto Ibn Batuta

Vojaĝistoj estas gravaj por la progreso de la homaro ĉar ili de ĉiame trans- kaj kunportis ĉiujn konojn de unu lando al alia. La diskonigo de antauenaĵoj kiel fajro, rado aŭ uzado de metaloj jam iamaniere ŝuldiĝis al sennomaj vojaĝantoj de la prahistorio. Tamen ekde kiam la homo ekskribis povis lasi sian nomon al la estontaj generacioj. Tiele oni povas koni tiun kiu iris de kie kian kaj kial tio estis grava. PLej parto de la gravaj geografiaj malkaŝoj ŝuldiĝas al la vojaĝantoj ĉu per ŝipo ĉu per aliaj rimedoj.

Rilate Esperanton ekde la komenco la disvastigo de la lingvo kaj la propra uzado ŝuldiĝas al la kontakto inter vojaĝantoj kaj lokanoj. Kongresoj ne estus eblaj sen ordinaraj vojaĝantoj, sed ekde kiam la lingvo jam uzeblis en internaciaj rilatoj, ĝi estis uzata de multaj esperantistoj por mallongaj vojaĝoj, sed ankaŭ por longdistancaj veturadoj, foje tutmondaj kiel la kama Vasilij Eroŝenko.

Famaj vojaĝistoj[redakti | redakti fonton]