Vojka (Stara Pazova)
El Vikipedio
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Vojka |
Vojka, serbe Војка, hungare Vajka estas granda vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Stara Pazova.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 54 km²
- Koordinatoj: 44°56′14″N 20°09'08″E
- Supermara alteco: 66 m
- Loĝantaro: 5012 en 2002
- Poŝtkodo: 22313
- Telefonprefikso: 22
- Aŭtokodo: ST
Geografio [redakti]
Vojka situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Beogrado-Novi Sad.
Historio [redakti]
La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1416, tiam apartenanta al Hungara reĝlando. Ĝis Traktato de Trianon la loko havis laŭvice hungaran, turkan kaj aŭstrian-hungaran kontrolojn, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, fine al Serbio ĝi apartenis. En 2002 loĝis en Vojka 4608 serboj (92 %), 212 ciganoj, 28 jugoslavianoj, 25 slovakoj, 13 kroatoj kaj aliaj.
Vidindaĵoj [redakti]
Vidu ankaŭ [redakti]
Fontoj [redakti]
- Hungara kaj serba Vikipedioj
- Mapo pri Vojka