Vojka nad Dunajom

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vojka nad Dunajom, hungare Vajka estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.

La kanalo ĉe Vojka nad Dunajom

Situo

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, sur insulo inter olda Danubo kaj kanalo, laŭ flankovojoj. Bratislavo troviĝas 22 km-ojn for. Pramo trafikas tra la kanalo, krome estas 2 pontoj.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1186. La kampoj apartenis al fortikaĵo de Pozsony, baldaŭe al ĉefepiskopejo de Esztergom. La loĝantoj ricevis nobelecon pro la militservoj. En 1910 loĝis en la vilaĝo 1272 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Somorja, poste al Ĉeĥoslovakio.

En 1920 la novaj ŝtatlimoj fortranĉis eksterajn partojn de la vilaĝo. Ili restis hungara parto, el kio oni formis novan vilaĝon Cikolasziget. En 1969 el aliaj proksimaj similaj vilaĝoj formiĝis Dunasziget. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948.

Vidindaĵo