Vojo Kiĥota

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atienza - 002 (30412072250)
Mapo de la Vojo Kiĥota

En la romano El ingenioso hidalgo Don Quijote de la Mancha, Miguel de Cervantes rakontas la aventurojn de Don Kiĥoto tra teroj de Manĉo, Aragono kaj Barcelono, en Hispanio, dum la tri eliroj realigataj.

Ekde ties publiko estis polemiko pri la determinado de la lokoj tra kiuj la hidalgo supozeble pasis en ĉiu el tiuj eliroj. Diversaj aŭtoroj proponis vojojn, identigis lokojn kiujn Cervantes priskribis. Tamen tiuj priskriboj ne ĉiam ŝajnas sufiĉaj por elpreni definitivajn konkludojn.

Krome ekzistas oficiala ekoturisma itineraro laŭ la nomo Ruta de Don Quijote (Vojo Kiĥota), de ĉirkaŭ 2.500 km de longo kaj konstituita de reto de historiaj vojoj kaj gregovojoj perfekte markita spite sian etendon kal kiu unuigas la lokojn plej interesajn proksimajn al punktoj menciitaj en la romano, sed ties trakuro ne nepre sekvas kriteriojn strikte ligatajn al la literatura verko. Tiu Ruta estis dekoraciita en 2007 per la premio de Kultura Eŭropa Itineraro fare de la Konsilio de Eŭropo.

Lokoj[redakti | redakti fonton]