Vojtěch Rakous

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vojtěch Rakous
Persona informo
Naskonomo Adalbert Österreicher
Naskiĝo 8-an de decembro 1862 (1862-12-08)
en Starý Brázdim
Morto 8-an de aŭgusto 1935 (1935-08-08) (72-jaraĝa)
en Prago
Tombo New Jewish cemetery in Libeň
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo verkistodramaturgo
vdr

Vojtěch RAKOUS (propranome Adalbert Österreicher, poste li uzadas korektan nomon Adalbert Östreicher) estis juda verkisto vivinta en Ĉeĥio.

Li naskiĝis la 8-an de decembro 1862 en Starý Brázdím proksime al Brandýs ĉe Elbo kaj Prago (Ĉeĥio, Mezbohemio). Li enkreskis en malriĉa juda familio kun 16 gefratoj. Lia gepatra lingvo estis ĉeĥa lingvo. Li vizitadis nur dum unu jaro judan lernejon en Brandýs ĉe Elbo. Aŭtodidakto. Vendisto, kolportisto. En Prago li eklegis ĉeĥan beletron (ekzemple librojn de Jan Neruda) kaj fariĝis ĉeestanto de ĉeĥa-juda movado. La movado klopodis pri bonajn rilatojn inter judoj, kiuj dum multe da generacioj vivis en Bohemio kaj parolis ĉeĥe, kaj ĉeĥoj. Vojtěch Rakous publicis siajn unuajn rakontojn en ĉeĥa humurista gazeto „Paleček“ („Fingreto“) en la jaro 1885. En la jaro 1895 Vojtěch Rakous edziĝis al Emilie Neumannová kaj translokiĝis en Pragon, kie li ekvendis ŝuojn en Prago-Libeň. Li havis filon Josef kaj filinon Božena.

Li publicis precipe en gazetoj de ĉeĥa-juda movado. Herooj de liaj rakontoj estis judoj, precipe malriĉaj homoj, judaj etkamparanoj, kolportistoj, vendistoj. La plej konataj personoj de liaj rakontoj estas maljunaj judaj geedzoj Modĥe kaj Rezi.

Signifo de verko de Vojtěch Rakous konsistas en humurista prezentado de mondo de kamparaj judoj, kiuj vivis en Mezbohemio.

Vojtěch Rakous mortis la 8-an de aŭgusto 1935. Li estis enterigita en juda tombejo en Ďáblice (Mezbohemio).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Doma (Hejme), 1897
  • Vojkovičtí a přespolní (Loĝantoj de Vojkovice kaj transkampaj homoj), 1910
  • Na rozcestí (En disvojiĝo), 1914.

En Esperanto aperis liaj rakontoj[redakti | redakti fonton]

  • Pri la homo nescianta, kiam li naskiĝis (tradukis Alfred Weiner), Ĉeĥoslovaka antologio 1935, p. 218
  • La geavoj (tradukis Miloš Lukáš)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.