Voko kaj respondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Voko kaj respondo (an.: call and response) estas karakteriza distingilo de tradicia afrika muziko, kiu eniris kun la sklavoj deportitaj el Afriko en la afroamerikan muzikon de norda kaj latinida Ameriko. La principo baziĝas sur la voko de ĉefkantanto kaj la post tio sekva respondo de la ĥoro. Ĉi tiu pri principo estas transprenata en diversaj muzikstiloj sur instrumentmuzikon, ekz. sur tamburojn de brazila muziko.

En Nordameriko la principo voko kaj respondo estas tipa por spiritualo, gospelo, bluso kaj ĵazo kaj eniris trans ritmenbluso ankaŭ en pluajn muzikĝenrojn. Ĝi originis el la afroamerikaj laborkantoj, kiujn kantis la afrikdevenaj sklavoj je la kamplaboro, por faciligi al si la laboron kaj fortigi la komunsenton. Ĉefkantanto prezentis melodion kaj tekston, pluraj postkantantoj respondis je tio aŭ ripetis tekston kaj melodion de la antaŭa frazo. Ekzemplo por laborkanto enhavanta ĉi tiun elementon estas la kanto „Swing Low, Sweet Chariot“.

Sole prezentata voko starigas je la komenco malferman kaj demandan strukturon. Tiun sekvas kaj finas la grupo (aŭ unuopulo) per respondo, konsekvenco aŭ simila. En religia kantado predikanto antaŭkantas kaj la paroko postkantas. Male al antifonoj de gregoria ĉanto la ĥoro postkantas, antaŭ ol la ĉefkantanto finiĝis; ankaŭ je la alternado de ĥoro al ĉefkantanto okazas tia defaziĝo.

Voko kaj respondo estas ankaŭ ero de afroamerika instrumentmuziko. Ekz. en ĵazo foje okazas alterna ludado de du instrumentoj, kiuj dum momento transprenis la gvidadon de muzikpeco kaj iamaniere konversacias, je kio la fino de la "voko" de unu el la du instrumentoj postulas demandon, kiu ofte finiĝas per konduktono aŭ streĉosolva sono de la dua. Ankau en la abstraktaj ludoformoj de libera ĵazo la principo voko kaj respondo estas kutima rimedo de muzikado. Jen du aŭ pluraj instrumentoj aplikas ĉi tiun principon dum la kunludado por krei densecon kaj streĉon.

Laŭ la principo voko kaj respondo la voĉoj estas ankaŭ kondukeblaj en duvoĉa instrumenta tonmetaĵo; plejofte la strukturo de la temoj ebligas dispartigon inter du melodiinstrumentoj. Ankaŭ la evoluigo kaj ludado de ripetfrazoj baziĝas je tio. Efike uzata ĉi tiu alterna ludado donas al muzikaĵo apartan intensecon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]