Lupa rivereto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Volčji potok)
Lupa rivereto
Arboreto [+]

LandoSlovenio
RegionoGorenjska
Koordinatoj46° 11′ 18″ N, 14° 36′ 48″ O (mapo)46.18836324714.613445365Koordinatoj: 46° 11′ 18″ N, 14° 36′ 48″ O (mapo)

Lupa rivereto (Slovenio)
Lupa rivereto (Slovenio)
DEC
Map
Lupa rivereto
Vikimedia Komunejo:  Volčji Potok Arboretum [+]
vdr

Lupa rivereto (slovene Volčji potok) estas la plej ofte vizitata botanika parko en Slovenio. Ĝi kuŝiĝas proksime al Kamnik, urbeto en Gorenjska regiono. Ĉiujare en printempo venas vizitantoj el la tuta Eŭropo. Tiam floras en ĝi milionoj da printempaj floroj, kiuj ravigas ĉiun promenanton. Parko mezuras ĉirkaŭ okdek hektarojn. En ĝi harmonie kun ĉirkaŭaĵo situas plantaĵoj de proksimume 2.500 arboj kaj arbustoj. La tuta areo de botanika parko estis en la jaro 1999 proklamita por kultura monumento de la plej alta signifo. Por vizito estas la parko interesa dum ĉiuj jarsezonoj; homoj alvenas ĉi tien en printempo por promeni kaj ĝui vekiĝantan naturon; somere ili ĝuas la kolorajn florojn; printempe ili trovas ĉi tie trankvilon kaj privatecon, kaj kaptas lastajn varmajn sunradiojn… kaj finfine, vintre ili esploras lastajn detalojn de la parko, kiujn ili pretervidis dum la jaro.