Volapuka reformo de Jong

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Volapuka reformo de Jong estas modernigita versio de Volapuko farita de Arie de Jong en 1931.

Volapuko estis unue publikita en 1879 de Johann Martin Schleyer (1831-1912) kaj dum mallonga periodo akiris grandegan popularecon, sed poste estis ekplisita de Esperanto. Sed la graveco de Volapuko en historio de planlingvoj estas neforgesebla.

La falo de Volapuko estas ĝenerale atribuita al kelkaj faktoj:

  1. Ĝia malfacileco kiel planlingvo.
  2. La aŭtoritata sinteno de Schleyer pri la lingvo.
  3. La reformemo de Kadem Volapuka (Volapuka Akademio) kaj ĉefaj volapukistoj.
  4. La plejtaŭgeco de siaj konkurantoj (ĉefe Esperanto).

La reformemuloj faris tiel grandajn ŝanĝoj, ke aperigis volapukidojn. Ekzemple, la Kadem Bevünetik Volapüka kreis Idiom Neutral (1898) kaj A. Nicholas kreis Spokil (1889).

En 1912 Schleyer mortis kaj la volapuk-movado, tiam jam malgranda, malkreskis rapide. Revivigo de Volapuko okazis de Arie de Jong (1865-1957) en Nederlando en la 1930-aj jaroj, kaj ankaŭ en Germanio, ĝis ke Hitler malpermesis ĝin. Post la dua mondmilito la movado restis nur skriba per gazetoj ĝis 1960-aj jaroj, kiam ĝi preskaŭ malaperis. Post la popularigo de interreto Volapuko regajnis iom da vivo. Hodiaŭ eble 20 aŭ 30 homoj scias Volapukon en la mondo, sed ankoraŭ estas Cifal, estro de la movado.

La formo de Volapuko, kiu reviviĝis inter la mondmilitoj, estis versio reformita de Arie de Jong kreita inter 1921 kaj 1931 (Volapük pebevoböl), ne la originala versio de Schleyer (Volapük rigik).

La versio de Jong estas interesa pro multaj kialoj: ĝi entenas la ĉefajn trajtojn de originala Volapuko, sed kreis neologismojn por novaj aferoj; ĝi reguligis la afiksan sistemon kaj plibonigis la gramatikon. La versio de Jong estas komprenebla al ĉiuj, kiuj lernis klasikan Volapukon kaj klasikaj verkoj de Volapuko estas kompreneblaj al ĉiuj, kiuj lernas la reformitan version.

Jong reprenis la literon R, kiun Schleyer forigis pro malfacileco al ĉinoj, ĉar Jong sciis ke japanoj, ekzemple, ne havas L, sed bone prononcas R. Sekve, la vortradikoj restis pli facile rekoneblaj: lilöm (pluvo, el angla rain) fariĝis rein, lilädön (legi, el la angla to read) iĝis reidön ktp.

Propraj nomoj estis reformitaj kaj volapukigitaj pli logike. Anglio iĝis Linglän kaj Italio, Litaliyän anstataŭ Nelij kaj Täl, sed Ägüptän (Egipto), fariĝis Lägüptän, pli regula, sed malpli rekonebla.

La nova versio provis forigi isomeriojn, sed ne sukcesis plene. Tio estas fenomeno (aŭ eraro, por la kontraŭuloj) de Volapuko, kiu ebligas kreadon de homonimoj el malsamaj radikoj per konfuzigo de afiksoj kaj vortradikoj, ekzemple lemel povas esti le/mel, granda-maro, (t.e. oceano), kaj lem/el, aĉet-ulo (t.e. kliento), kaj tio konfliktas al principo de unu signifo proponita de Volapuko kaj de Ido. Jong anstataŭigis la sufikson -el (isto, ulo) per sufikso -an.

La nombroj estis modifitaj. Anstataŭ aldoni -s al numeroj por formi dekojn, Jong kreis vorton deg (dek): bals > deg (dek), tels > teldeg (dudek).

Jong adoptis ideojn de August Kerckhoffs pri la simpliigo de imperativo de Volapuko. La aoristo estis forigita, la uzo de subjunktivo estis malpligrandigita. Sed du novaj verbtempojn estis aldonitaj: la futuro de la preterito (Ö-) kaj la futuro de la perfekto (Ü-), ekzistanta en kelkaj latinidaj lingvoj: ölöfob (mi estis amanta); ülöfob (mi estis amonta). Jong disigis la refleksivan pronomon de la verbo: löfobsokis (ili amas sin) iĝis löfobs okis kaj kreis pronomon "od" (unu la alian): löfobs odis (ili amas unu la alian).

La pronomoj or kaj ors iĝis nur poeziaj vortoj kiel la Esperanta ci. Jong proponis pronomojn og kaj ogs kiuj signifas respektive vi kaj mi kaj ni (inkluzive vi).

Klasike, por kelkaj radikoj, la baza formo estas maskla kaj la ina formo estas formata de prefikso ji- (pronuncata 'ŝi'), e.g. dog, hundo aŭ virhundo, ji-dog, hundino, kiel en Esperanto, hundo/hundino. Jong iĝis dog, hundo, hi-dog, maskla hundo, kaj ji-dog, hundino. Tio eĥas la reformon proponita de Julius Lott.

Malsame al Esperanto, klasika Volapuko havis malsamajn vortradikojn por patro kaj patrino (fat kaj mot) kaj viro kaj virino (man kaj vom), sed ne por frato kaj fratino (blod/ji-blod) kaj por filo kaj filino (son/ji-son). Jong kreis do, sör por fratino kaj daut por filino.

Jong kreis plian kazon al Volapuko, la predikativo (-u): ekölom yani rediku (li pentris la pordon ruĝa).