Volapukologo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Volapukologo estas persono, kiu science okupiĝas pri Volapuko. Temas pri subkategorio de "interlingvistoj" kaj "lingvistoj". Volapukisto ne estas necese volapukologo, ĉar tiu povas esti homo, kiu okupiĝas nescience pri la lingvo, kiel simpla ano de la projekto.

La lingvo Volapuko rapide akiris anaron de pli ol centmil homoj tra Eŭropo kaj Ameriko. Okazis internaciaj kongresoj en 1884 (Friedrichshafen), 1887 (München), kaj 1889. Je 1889 ekzistis 316 lernolibroj en 25 lingvoj, 283 kluboj, kaj ĉirkaŭ 25 gazetoj. En 1887 American Philosophical Society (Filozofia societo de Usono) kreis komisionon por esplori la sciencan valoron de Volapuko.

Malgraŭ tiu frua sukceso, post deko da jaroj ĝia parolantaro frakasiĝis pro luktoj pri la reg- kaj reform-povo de la lingvo. La plimulto flugis al aliaj planlingvoj, ekz. al la juna Esperanto, kaj nuntempe nur kelkaj interesitoj scipovas la lingvon, kaj tiuj, lernas la lingvon, ne pro praktikaj kialoj, sed por filologiaj kaj interlingvistikaj studoj. Sekve, oni povas diri ke hodiaŭ, ne estas volapukistoj, nur volapukologoj.

Tamen, la volapuka movado ankoraŭ ekzistas, kaj estas reguligita de la Internacia Akademio de Volapuko.

Volapukisto estis homo, kiu sin dediĉis al la volapuk-movado kun la celo proponi Volapukon kiel internacian lingvon. Oni diras, ke en fino de 19-a jarcento estis unu miliono da volapukistoj en la mondo. Nuntempe ne estas volapukistoj, nur volapukologoj, t. e., homoj, kiuj lernas volapukon kun filologia celo.

Nuntempaj volapukologoj

Kelkaj siatempaj volapukologoj

Kelkaj volapukistoj

Krom aliajn homojn, oni povas nomi:

A

B

C

D

E

F

G

H

I

J

K

L

M

N

O

P

R

S

T

U

V

W

Y

Z