Volary

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Volary
germane: Wallern
urbo
Preĝejo de sankta Katerina en Volary
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Volary
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Prachatice
Administra municipo Volary
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Šumava
Riveroj Teplá Vltava, Volarský potok rojo
Situo Volary
 - alteco 760 m s. m.
 - koordinatoj 48° 54′ 32″ N 13° 53′ 12″ O / 48.90889 °N, 13.88667 °O / 48.90889; 13.88667 (mapo)
Areo 107,63 km² (10 763 ha)
Loĝantaro 4 013 (31.12.2007)
Denseco 37,29 loĝ./km²
Unua skribmencio 1359
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 384 51
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0315
NUTS 5 CZ0315 550671
Katastraj teritorioj 7
Partoj de urbo 3
Bazaj sidejunuoj 15
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Volary
Retpaĝo: www.mestovolary.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Usonaj soldatoj devigis sudetajn germanojn preteriri en Volary preter kadavroj de judaj virinoj, kiuj mortis dum marŝo de morto, majo de 1945

Volary estas urbo etendiĝanta proks. 16 km sudokcidente de la distrikturbo Prachatice, en la teritorio de Protektata pejzaĝa teritorio Šumava (Chráněná krajinná oblast Šumava. La urba kontruaro situas en la kaldrono de la rivero Teplá Vltava (Varma Vultavo) norde de la rivero, ĉirkaŭ la rivereto Volarský potok. La urbo estas grava komunika nodo de Šumava kaj centro de porturista agado, unue pro siaj memorindaĵoj de malnova ligna arĥitekturo, plue pro vico da gravaj naturbelaĵoj ĉirkaŭe.

Historio

La riĉa historio de la urbo komenciĝas jam en la 14-a jarcento, kiam ĝi estiĝis kiel loko por tranoktado kaj ripozo de ŝarĝbestoj kaj ties gvidantoj. Tiuj ŝarĝistoj trafikis salon kaj alian varon el bavara urbo Passau trans Volary ĝis Prachatice trans Ora pado - grava mezepoka negocvojo. La nomo Volary unuafoje aperas en la j. 1359, kiam inter Prachatice-urbanoj nomitas Ondřej el Volary.

Ĝis la husanaj militoj Volary apartenis al la kapitulo Vyšehrad. Poste la posedanto iĝis mallonge ĉeĥa nobelo Jan Smil z Křemže, kiun perfide mortigis Oldřich z Rožmberka kaj alproprigis lian posedaĵon, krom Volary ankaŭ Prachatice, burgon Hus kaj multon alian. Post Rožmberkoj posedis la urbon la imperiestro Rudolfo la 2-a kaj post la j. 1719 nobelgento Schwarzenberg. La ĉefa fonto de enspezoj estis negocagado ĉirkaŭ la Ora pado. Volary estis la plej granda ripozloko por la ŝarĝbestoj kaj ties gvidantoj. Dum la plej granda disvolvo funkciis tie ĉi 13 gastejoj, 4 forĝistoj vivis tie vico da gvidistaj familioj. Fine de la 16-a kaj komence de la 17-a jarcentoj uzadis la urbanoj dokumenton de Petr Vok z Rožmberka, laŭ kiu ili rajtis forpreni veturilojn kun tuta ŝarĝo kaj ĉevalojn al tiuj komercistoj, kiuj serĉis alian vojon por eviti imposton. Dum la jaroj 1680 - 1620 okazis proksime de la urbo kelkaj bataloj. La urbon atakis ambaŭ flankoj de la milito. Kruela batalo okazis ĉe Soumarský most, ponto trans la rivero Vltava (Vultavo). La suferoj finiĝis nur post subskribo de packontrakto. Sendependecon je nobelaro alportis la revolucia jaro 1848. Ekde la j. 1871 per decido de imperiestro Francisko Josefo la 1-a ĝi iĝis urbo. La loĝantaro antaŭ la dua mondmilito plejparte estis germana. Post ilia forigo dum la jaroj 1945 kaj 1946 venis ĉeĥoj, slovakoj kaj ankaŭ eĉ rumunoj.

Urba blazono

La urba blazono enhavas kvar maturajn abio|abiojn sur arĝento|arĝentkolora ŝildo, tiuj mezaj estas pli altaj, en naturaj koloroj sur verda ŝtonoza tereno kiel pruvo pri malnova rajto libere en arbaroj paŝti brutaron kaj haki arbojn.

Konservitaj lignaj alpstilaj domoj

La brutbredantoj el Stirio kaj Tirolo, ekloĝiĝintaj ĉi tie dum la 16-a jarcento, enkodukis la bredmetodojn laŭ la alpa modelo. Longe ili konservis siajn kutimojn, grave diferencajn de la ĉirkaŭa loĝantaro, antaŭ ĉio per vestaro kaj tipo de domoj. Tiuj ĉi mastrumantoj en Volary kaj proksima ĉirkaŭaĵo konstruadis ĉarpentitajn domojn, karakterizaj per koncentro de tuta mastrumunuo - priloĝataj ĉambroj, bovkuŝejoj, garbejoj - en unusolan tuton sub komuna duklina tegmento. Tiuj konstruaĵoj estis tipaj dum jarcentoj por Volary. Volary estas la unusola loko en Ĉeĥio, kie oni povas vidi similajn arĥitekturajn juvelojn. Pli ol dek el ili konserviĝis nome ĝis nun. En unu el tiuj domoj estas hodiaŭ urba muzeo.

Lignaj skulptaĵoj

Al pluaj interesaĵoj apartenas pli ol tridek lignaj skulptaĵoj, dislokitaj en la urbo, resto post internacia skulptista simpozio, okazinta en la j. 1997.

Preĝejo

La placon dominas frubaroka preĝejo de sankta Katrina. La unua mencio mencioj devenas el la fino de la 15-a jarcento,. Devenan gotikan konstruon almemoras enira portaleto sub la turo kaj parto de aldone masonfermita sanktuario frunte. La preĝejo mem devenas el la jaro 1688. Dum la jaroj 1754 kaj 1863 la preĝejo forbrulis kaj ĉiam estis renovigita kaj pligrandigita.

Fojnotenejoj

Sur la herbejoj ĉirkaŭ la urbo konserviĝis kelkaj devenaj lignaj fojnotenejoj. La fojno, rikoltita somere el akvozaj herbejoj, devis resti tie ĝis vintro, kiam la frostita tero ebligis transporton.

Monumento

Aparta tombejo estas ĉe la ŝoseo al Prachatice. Monumento memorigas la plej tragian eventon en la historio.Dum t.n. marŝo de morto el koncentrejo Ravensbrück pereis ĉi tie la 4-an de majo 1945, vere je fino de la milito, 96 rusaj, polaj hungaraj, germanaj kaj ĉeĥaj arestantinoj.

Lignofesto

Hodiaŭa urbeto fidelas al sia lignolabora kaj terkulturista pasinto. Sian tradicion havas jam Lignofesto en la urbo (Volarské slavnosti dřeva), dutaga kultura entrepreno, organizata ĉiujare la antaŭlastan semajnofinon en aŭgusto sur la placo. Krom kulturaj kaj sportaj okazaĵoj videblas precipe malnovaj metioj, kunligitaj kun ligno. Ĉiujare multiĝas vizitantoj, partoprenantaj en lignoŝuoj. En la jaro 2003 tiaj estis 242 vizitantoj kaj unu hundo.

Post malfermiĝo de la ŝtatlimo Volary iĝis grava turista kaj komunika centro. La urbo ofertas sennombrajn ekskursoj ĉiuflanken laŭ farbsignitaj porturistaj padoj kaj ciklovojoj. La vizitantoj ĝuos eble ankaŭ agrable malstreĉiĝi aŭ sporte uzi naĝohalon kun saŭno seka aŭ vapora. Vintre eblas uzi skiarealon por descenda skiado, surneĝa tabulglitado aŭ skikurado sur preparitaj padoj.

Tuta aspekto de la ŝumava naturo faras el Volary centron de agrabla refreŝiĝo kaj turismo. Kompreneble ankaŭ la urba muzeo estas por vizitantoj tre interesa. La teritorio ĉirkaŭ Volary oferas multajn allogaĵojn por Šumava-amantoj.

Proksimaj interesaĵoj

(rektaj proksimumaj distancoj)

Ŝablono:KapoMunicipoNav Chlum | Mlynářovice | Volary Ŝablono:PiedoMunicipoNav

Ŝablono:LigoLeginda