Volgaj ribeluloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Volgaj ribeluloj
filmo
Originala titolo Волжские бунтари
Produktadlando  Sovetunio kaj
Ĉuvaŝio
Originala lingvo rusa kaj ĉuvaŝa
Kina aperdato 22-a de junio 1926
Daŭro 78 minutoj
Ĝenro Drama filmo
Reĝisoro(j) Pavel Petrov-Bitov
Scenaro Joakim Maksimov-Koŝkinskij, Pavel Petrov-Bitov
Ĉefrolantoj S. Galiĉ, Pjotr Kirillov, Marija Dobrova, Iona Talanov, Ŝura Zavjalov
Produktinta firmao Lenfilm
IMDb
vdr

Volgaj ribeluloj [1] (Атӑл пăлхавçисем en la ĉuvaŝa, Волжские бунтари en la rusa) estas sovetia kaj ĉuvaŝa filmo de Pavel Petrov-Bitov aperinta en 1926, la unua ludfilmo filmita en Ĉuvaŝio.

La filmo ne konserviĝis, fakte ĝi estis intence detruita. La ideo detrui ĝin estis prenita de la Regiona Oficejo de Ĉuvaŝa Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko.

Temo[redakti | redakti fonton]

Unua rusia revolucio, de 1905 al 1907. Ĥuri, aktiva agrikulturisto dum la revolucio, estas arestita kaj malliberigita. La ĉuvaŝaj kamparanoj provas liberigi lin. La caraj trupoj, estrataj de Kazan, subpremas la ribelon de la vic-guberniestro Kobeko en sangon. Ĥuri tiam sukcesas fuĝi. Sub la influo de Kobeko, li ĵetas bombon, sed li malsukcesas en sia provo kaj devas rifuĝi alilanden. Kiam li revenas, li estas arestata kaj denove malliberigata. Liberigite dum la Rusia revolucio de 1917, li mortos post kapto fare de la trupoj de Kazan.

Teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rolularo[redakti | redakti fonton]

  • S. Galiĉ
  • Pjotr Kirillov
  • Marija Dobrova
  • Iona Talanov
  • Ŝura Zavjalov

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]