Volker Kriegel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Volker Kriegel en novembro de 2002

Volker Kriegel (naskiĝis la 24-an de decembro 1943 en Darmstadt; mortis la 14-an de junio 2003 en San Sebastián) estis germana ĵazmuzikisto, desegnisto kaj verkisto. Li validas kiel unu el la ĉefroluloj de ĵazroko en Germanujo kaj grave influis la enkondukon kaj establiĝon de ĉi tiu muzikstilo

Vivo kaj kariero

Edukado

Kriegel instruis al si mem la gitarludon ekde sia 16-a vivojaro. Post kiam li post la abituro komence laboris kiel desegnoinstruisto,[1] li fondis baldaŭ ĵaztriopon (inter alie kun Lothar Scharf), kun kiu li en 1964 dum la Düsseldorfer Amateurjazzfestival [Amatora Ĵazfestivalo je Duseldorfo] premiojn kiel plej bona gitaristo kaj kiel plej bona soloisto.[2] En 1965 li fariĝis membro de la kvinopo de Claudio Szenkar.[3]

Kiam li pli malfrue en Frankfurto studis psikologion kaj sociologion (inter alie je ĵazkontraŭulo Adorno), li unuafoje estis aktiva en la frankfurta ĵazmondeto kaj muzikis je improvizad-kunsidoj kun Emil Mangelsdorff, Fritz Hartschuh, Gustl Mayer kaj Rolf Lüttgens.[4] Jam tiutempe Kriegel laboris kiel desegnisto por gazetoj.

Kariero kiel muzikisto

Dosiero:Volker Kriegel, MPS Jazzfestival 1971-10-09 (Photograph by Heinrich Klaffs; from flickr).jpg
Kriegel en 1971 kun Dave Pike Set ĉe la ĵazvestivalo de MPS.

En 1967 Volker Kriegel estis membro de Swinging Oil Drops, bando de Emil Mangelsdorff orientita je ĉefstila ĵazo, kaj de la bando de Gustl Mayer, Sound Constellation, kunverkis tamen ankaŭ la albumon Doldinger Goes On[5] de ĵazsaksofonisto Klaus Doldinger. Ekde 1968 ĝis 1973 li estis membro de la bando Dave Pike Set, kies kreska sukceso fine de la 1960-aj jaroj estis ekigilo por la evoluo de Kriegel al profesia muzikisto. Jam kun Dave Pike Set Kriegel sin forturnis de ĵazo komprenata kiel arta muziko kaj orientiĝis stile je popularaj sonoj kaj ritmoj el bosanovo kaj popularmuziko. Kriegel vortigis dum sia epoko ĉe Dave Pike Set: „Per retrodirektita ĵazromantismo kaj plorema sinteno neniu estas helpata. Ĉar la babilaĵo de la ideologiistoj, ke ĵazo aŭtomate pli valoras ol distrado, nin nur ĉiun kunpremis en angulon.“[6]

Jam en 1968 li koncertis kun propra bando kiel Volker Kriegel-Quartett (Claudio Szenkar (vib), Eberhard Leibling (b), Peter Baumeister (dr)[7]) ĉe la 11-a Germana Ĵazfestivalo en Frankfurto, er kiu lia famo plukreskis kaj li baldaŭ validis kiel „ĵazgitaristo numero unu de Germanujo“[8] .

Dosiero:Volker Kriegel, NDR Jazzworkshop 1972 (Heinrich Klaffs Collection 9).jpg
Kriegel en 1972 ĉe NDR-Jazzworkshop

En 1971 li fondis post sia forlaso de Dave Pike Set la bandon Spectrum (kun Eberhard Weber (b), Rainer Brünninghaus (keyb), Joe Nay (dr)), kun kiu li samjare ĉe la germana diskeldonejo MPS publikigis samnoman albumon, kiu estis fariĝonta modelo de lia muzika verkado. En 1972 li publikigis la vojmontran duoblan albumon Inside: Missing Link kaj fariĝis per tiu unu el la pioniroj de la germana ĵazroko.[9] Jam en la unua jaro vendiĝis 7.000 ekzempleroj, kio estis por germana ĵazproduktaĵo – precipe ĉe la malgranda diskeldonejo MPS – bona rezulto. Dumpase de la jaroj fariĝis proks. 20.000.[10]

Kriegel kunverkis dum la fruaj 1970-aj jaroj ankaŭ kiel muzikisto kabaretproduktaĵojn kaj kunmuzikis kiel gastmuzikisto je sonregistradoj de aliaj muzikistoj, inter alie de blus- kaj ĵazroka violonisto Don „Sugarcane“ Harris. Ekde 1973 ĝis 1974 Kriegel muzikis denove kun Klaus Doldinger, kiu intertempe ankaŭ muzikis ĵazrokon per sia bando Passport. Li kunmuzikis en 1974 dum la koncertregistraĵo Doldinger Jubilee Concert kaj koncertis kun la bando kiel Jubilee Passport ĉe la Germana Ĵazfestivalo en la sama jaro. Ĉe Passport li muzikis kun frapinstrumentisto Curt Cress, kies propran albumon Curt Cress Clan – CCC li kunverkis en 1975.

United Jazz und Rock Ensemble en 2002, Kriegel (blankvestite) bildmeze

Post disfalo de Spectrum pro disputo kun Weber[11] Kriegel estis en 1975 fondinto de la Mild Maniac Orchestra (kun Evert Fraterman (dr), Thomas Bettermann (keyb), Hans Peter Ströer (b)), kun kiu li aktivis ĝis en la 1980-aj jaroj. Alie ol en antaŭaj ensembloj en ĉi tiu li kunverkis kun puraj ĵazmuzikistoj: Fratermann devenis de la soŭlo, Bettermann estas klasikmuzike edukita pianisto.[11]

Ekde 1977 li muzikis ankaŭ en United Jazz und Rock Ensemble (UJRE), al kies kunfondintoj li apartenis kaj por kiu li ankaŭ komponis. Kun ĉi tiu ensemblo li koncertis ĉiam denove, kvankam lastatempe post pli grandaj paŭzoj, dum preskaŭ 25 jaroj. Pri URJE Kriegel diris pli malfrue: „Poste kompreneble ĉiu sciis, ke nenio povas fiaski, se kuniĝas dek muzikistoj, kiuj apartenas al la steluloj de siaj instrumentoj.“[12] Ankaŭ en 1977 Kriegel fondis kun aliaj muzikistoj la diskeldonejon Mood Records, kiu publikigis ĉefe la produktaĵojn de UJRE, de ties unuopaj membroj kaj de aliaj frankfurtaj ĵazmuzikistoj.

Meze de la 1990-aj jaroj Kriegel ekhavis la eblecon, pubikigi desegnaĵojn je la svisa eldonejo Haffmans Verlag. Ĉi tio kaj sanproblemoj je lia mano igis Kriegel fini komence siajn proprajn bandaktivecojn kaj mallonge poste ankaŭ sian kunmuzikadon en UJRE. Nur mallonge antaŭ sia morto ri revenis laŭ petoj de la aliaj muzikistoj por la adiaŭa vojaĝo al UJRE, post kiam lin intertempe Peter O'Mara estis anstataŭinta.

Kriegel estis je sia gvida gitaro laŭstile ne fiksiĝinta sur elektre amplifita ĵazgitaro, sed uzis foje ankaŭ akustikan gitaron, esceptokaze foje banĝon aŭ sitaron. Nur malfacile priskribebla estas lia kaprica ludostilo precipe je certaj tre rapidaj, saltaj tonsinsekvoj, kiu distingas lin disde ĉiuj aliaj gitaristoj kaj por spertaj aŭskultantoj restas nepreteraŭdebla distingilo.

Gitaro Gibson ES-335, instrumento plej ofte uzata de Kriegel

Per la komponaĵo Mathar, kiun Kriegel verkis kaj publikigis kun Dave Pike Set en 1969 per la albumo Noisy Silence – Gentle Noise, li lanĉis furorpecon faman trans la limoj de la ĵaza kampo. La peco kun bone memorebla sitarmelodio kaj la konciza basa ripetfrazo ĝi aperis sur dancmuzikaj kompilaĵoj kaj estas aŭdebla ankoraŭ en televido, ekzemple en la germana filmo 23 – Nichts ist so wie es scheint, ofte kiel fonmuziko. Por Kriegel ĉi tiu evoluo estas surpriza: Li estis komponinta la relative simplan pecon kiel ironia kritika aludo de la patosa prezentado, ke George Harrison fine de la 1960-aj jaroj estus pilgriminta en la baratan urbon Mathar kaj per longa kaj meditema ellernita la ludon de sitaro. Kriegel diris en 2001 pri la sitaro: „Ĝi jam sonas bela, se oni ekfrapas nur la neprenatajn kordojn.“[13]

La Guitar Center

Kune kun gitarkonstruisto Peter Coura Kriegel fondis marton de 1975 la Gitar-Centralon en kelo ĉe la Schumann-strato en la frankfurta okcidenta kvartalo Westend. La gitarfarejo celis oferti al lokaj muzikistoj pageblajn alternativojn al la tiam preskaŭ ne perlaboreblaj usonaj etikedaj gitaroj. La ideo neniam povis venk, sed la Guitar Center ekzistas ĝis nun danke al propra gitarlernejo.[14]

Verkado kiel desegnisto, tradukisto kaj rakontisto

Post kiam li meze de la 1990 li pleparte estis retiriĝinta el la muziknegoco, li sin dediĉis ne malpli sukcesa al sia dua kariero kiel rakontisto, tradukisto, ŝercdesegnisto kaj ilustristo kaj foje verkis kiel muzikrecenzisto. Lia libro Der Rock’n’Roll-König fariĝis klasikaĵo de la ĝenro. Al la libroj, kiujn li elangligis en la germanan, apartenas la biografio pri Miles Davis de sia kolego Ian Carr same kiel A Christmas Carol de Charles Dickens, kiun li en la respektiva eldono krome ilustris.[15] En 1979 li verkis en Londono krome la desegnan trukfilmon Der Falschspieler. Krome li ĉiam denove verkis manskribaĵojn por radio kaj televido.

La kariero de Kriegel okazis esence ekde la fruaj 1990-aj jaroj ĉe la svisa eldonejo Haffmans Verlag. Kiam ĉi tiu en 2001 bankrotis, ĝi mallonge antaŭe estis vendinta kaŝe la aŭtororajtojn pri sia verkoj kaj la verkojn eldonis ilin surbaze de lukontraktoj. Kriegel sentis tion rompon de konfido. „La aŭtororajtoj“, jen Kriegel, „estas vendaĉataj kiel komercvaro malantaŭ la dorso de la aŭtoroj.“[16]

Malsaniĝo kaj morto

Tombo de Kriegel en Wiesbaden

Post kiam li jam ekde la 1990-aj jaroj ĉiam denove malsaniĝis je kancero (inter alie je laringokancero, kiu al li dum liaj lastaj vivojaroj malfaciligis la paroladon[17]), Volker Kriegel mortis la 14-an de junio 2003 dum feria restado en hispana San Sebastián pro korinfarkto.[18] Jam la antaŭan jaron li faris kun UJRE la supren menciitan adiaŭan koncertvojaĝon. Lia lasta restadejo troviĝas sur la Norda Tombejo je Wiesbaden.

Postmorta akceptado

La morto de Kriegel ekigis ĉefe en la germanlingva gazetaro grandan eĥon,, sed ankaŭ en la tutmonda gazetaro. Ekzemple en la londona Guardian aperis diversaj nekrologoj. Poeto Robert Gernhardt, mem malsaniĝinte kaj mortinte en 2006 je kancero, omaĝis al Kriegel sian poemaron Die K-Gedichte pri kancero, aperintan en 2004. En 2005 la Muzeo Wilhelm Busch en Hanovro, subtenate de la germana ŝtato, privata donaco kaj helpo de la vidvino de Kriegel, akiris la desegnan postlasaĵon de Volker Kriegel, kiu enhavas proks. 730 desegnojn.[19]

Muzikinstrumentoj

Volker Kriegel ludis ĉefe duonakustikajn gitarojn. Lia rekonilo en la pli malfruaj jaroj estis lia ruĝa Gibson ES-335, origine stereo-versio, kiun li ali-epikigis fare de Peter Coura sur konvencian elektron. Version de ES-335 el 1968 – laŭ Kriegel la plej bona, kiun li posedis – li jam frue vendis. Li ankaŭ posedis gitaron Gibson C4, kiun li tamen pro retrokuplaj problemoj ne uzis sur la scenejoj.Precipe en la 1970-aj jaroj li tamen ankaŭ ludis gitarojn de aliaj produktantoj, ekz AZ-10- kaj BL[20] samkiel 07301 „Billy Lorento“[21] de firmao Framus.

Kiel amplifilo Kriegel uzis en la 1970-aj jaroj modelon de la brita produktanto HH Amplification, pli malfrue amplifilon akiritan de Attila Zoller de la usona firmao Standel kaj post tio amplifilon Gibson Lab Series. En la 1990-aj jaroj, kiam Kriegel koncertvojaĝis kun UJRE, li uzis amplifilon de Yamaha.[22]

Publikaĵoj

Propraj sonregistraĵoj

Publikigitaj sub la nomoj Volker Kriegel, Volker Kriegel & SpectrumVolker Kriegel & Mild Maniac Orchestra

  • With a Little Help from my Friends (1968, Liberty 83065) (i.a. kun Peter Trunk, Günter Lenz, Peter Baumeister, Claudio Szenkar)
  • Spectrum (1971, MPS 15301, republikigita en 2003)
  • Inside: Missing Link (2-LP, 1972, MPS 15362, i.a. kun Albert Mangelsdorff, Alan Skidmore, Heinz Sauer, John Taylor, Eberhard Weber, John Marshall, Peter Baumeister kaj Cees See)
  • Lift! (1973, MPS 15390) ( i.a. kun Zbigniew Seifert, Stan Sulzmann, Eberhard Weber, John Marshall)
  • Mild Maniac (1974, MPS 15403) ( i.a. kun Rainer Brüninghaus, Eberhard Weber, Peter Giger, Joe Nay)
  • Topical Harvest (1975, MPS 15471) ( i.a. kun Albert Mangelsdorff, Rainer Brüninghaus, Peter Giger, Joe Nay)
  • Octember Variations (1976, MPS 15495)
  • Elastic Menu (1977, MPS 15517)
  • Houseboat (1978, MPS 15535, kun Wolfgang Schlüter)
  • Long Distance (1979, MPS 15549)
  • Star Edition (2-LP, MPS 52035)
  • Das Beste aus den Siebzigern (2-CD-Set, MPS 66893)
  • Live in Bayern (1981, MPS 15.569)
  • Journal (1981, mood 33.605)
  • Schöne Aussichten (1983, mood 33.617)
  • Palazzo Blue (1989, mood 33.608)
  • Das Beste aus den Achtzigern (kompilaĵo el la antaŭaj tri albumoj, mood 6462)
  • ZOOM (1999, remastrumita, lumdisko-duopo, MPS 559 909-2)

kun United Jazz + Rock Ensemble

  • Live im Schützenhaus (1977, mood 33.609)
  • Teamwork (1978, mood 33.618)
  • The Break Even Point (1979, mood 33.619)
  • Live in Berlin (1981, mood 28.628)
  • United Live Opus Sechs (1984, mood 33.621)
  • Round Seven (1987, mood 33.606)
  • na endlich! (1992, mood 6382)
  • die neunte von United (1996, mood 6472)
  • UJRE plays Volker Kriegel
  • UJRE plays Wolfgang Dauner

Kriegel kiel gastmuzikisto

  • Emil Mangelsdorff: Swinging Oil Drops (1966)
  • Klaus Doldinger: Doldinger Goes On (1967)
  • Kühn Brothers & The Mad Rockers (1969, MLP 15340)
  • Don „Sugarcane“ Harris: Keep on Driving (1970)[23]
  • Don „Sugarcane“ Harris: Got the Blues (1972)
  • Don „Sugarcane“ Harris: Keyzop (1975)
  • Don „Sugarcane“ Harris: Flashin’ Time (1976, rec. 1973)
  • Dave Pike Set: Noisy Silence – Gentle Noise (1969, MPS 15215-ST)
  • Dave Pike Set: Four Reasons (1969, MPS 15253)
  • Dave Pike Set: Live at the Philharmonie (1969, MPS 15275)
  • Dave Pike Set: Album (1971, MPS 15309)
  • Dave Pike Set: Infra Red (1972, MPS 20739)
  • New Dave Pike Set: Salomao (1973, MPS MB-21541)
  • Jonny Teupen: Harpadelic (1969, MPS 15247)
  • Klaus Doldinger’s Passport: Doldinger Jubilee Concert (1974)
  • Curt Cress Clan: CCC (1975)[24]
  • Rolf Kühn: Rolf Kühn Sextett (1969)[25]

Kunverkado de kabaretaj diskoj

  • 1970: Hanns Dieter Hüsch Typisch hüsch. Kun George Gruntz (p, keyb), Gerd Dudek (ts), Eberhard Weber (b), Pierre Favre (dr), Dieter Süverkrüp (voc, g), Volker Kriegel (g), Günter Lenz (b), Peter Baumeister (dr). (Pläne S 33401)
  • 1972: Pol(h)itparade – Musik aus Studio Bonn. Kun Willy Brandt, Walter Scheel, Rainer Barzel, Franz-Josef Strauß, Helmut Schmidt, Gerhard Schröder, Herbert Wehner, Karl Schiller (vocals); Volker Kriegel (g), Conny Jackel (tp), Horst Lubitz (ts, ss), Heinz Schepior (acc), Kurt Bong (dr); (CBS S 65473)

Transskribaĵoj

  • Volker Kriegel - 10 Kompositionen, Edition Swington, 1978

Literatura verkaro

Volker Kriegel kiel verkisto

  • Der Rock ‘n’ Roll-König. Aarau k. a.: Sauerländer 1982
  • Hallo und andere wahre Geschichten; Aarau k. a.: Sauerländer 1982, ISBN 3-7941-2265-8
  • Volker Kriegels Kleine Hunde-Kunde (1986)
  • The Truth about Dogs (anglalingva eldono ĉe Bloomsbury, Londono 1988)
  • La Verité Sur Les Chiens (franclingva eldono ĉe Calmann-Lévy, Parizo 1989)
  • Hodekunde (nederlandlingva eldono ĉe Uitgeverij De Arbeiderspers, Amsterdamo 1989)
  • Künstler, Kracher und Konsorten; Zürich:Haffmans 1992, ISBN 3-251-00203-1, Rowohlt Taschenbuch Verlag, 1994.
  • Der Flaubert-Rabe. Der Rabe Nr. 47 (eldonisto V. Kriegel), Haffmanns Verlag, 1997.
  • Manchmal ist es besser, man sagt gar nix. Kun antaŭparolo de F. W. Bernstein. Haffmans, Zürich 1998. ISBN 3-251-00399-2 (Ekspozicio-katalogo de Wilhelm-Busch-Museum Hannover)
  • Olaf, der Elch (1999)
  • Olaf hebt ab. Eichborn Verlag, 2000
  • Olaf taucht ab. Eichborn Verlag, 2002
  • Erwin mit der Tröte. Eichborn Verlag, 2002
  • Wie sich das nackte Schaf mal schwer gehenließ und andere Absonderlichkeiten aus dem Tierreich. Mit einem aber auch alles erklärenden Nachwort von Robert Gernhardt. Kein & Aber, Zuriko 2005. ISBN 3-0369-5135-0
  • Innere Werte, Kein & Aber, Zürich 2006, ISBN 3-0369-5232-2

Multaj el la libroj de Volker Kriegel estis tradukitaj en jenajn lingvojn: itala, greka, sveda, angla, franca, nederlanda, japana, korea kaj ĉina.

Traktaĵoj kaj anekdotoj

  • Jazz und Rock en la kompilaĵo Jazzrock/Tendenzen einer modernen Musik, eld. de Burghard König. Rowohlt Taschenbuch Verlag, Reinbek 1983.
  • Unser Jazz und unsere Kritiker, en: Der Rabe, Haffmanns Verlag, 14/1986.
  • Für eine Entdeckung durch Berge von Müll, en: Weiterbildung und Medien, Adolf-Grimme-Institut, 1990.
  • Flauberts Furunkel en: Der Rabe Nr.47, Der Flaubert Rabe, eld. de V. Kriegel. Haffmanns Verlag, 1997.
  • Glockenklang und volle Dröhnung, Frankfurter Allgemeine Zeitung 1997.

Ekde la 1970-aj jaroj li estis liberprofesia kunlaboranto en la ĵazredaktejo de radiostacio NDR (Michael Naura) kun la elsendoj Notizbuch kaj Soundcheck, kun Evelyn Kriegel kiel parolantino.

Volker Kriegel kiel traduktisto, ilustristo kaj karikaturisto

  • Charles Dickens: Ein Weihnachtsmärchen. Tradukaĵo kaj ilustraĵoj: Volker Kriegel. Haffmanns Verlag, 1994; Büchergilde Gutenberg, Frankfurto ĉe Majno 1994, Heyne Verlag 1996, Eichborn Verlag 2008)
  • Miles Davis – Eine kritische Biographie. Elangligite de V. Kriegel. LIT Verlag, 1982. ISBN 3-90-670002-X
  • Heinrich Heine: Memoiren. Ilustrite de V. Kriegel, Eichborn-Verlag, Frankfurto ĉe Majno 1997.
  • Dick King-Smith: Die Nase der Queen. Elangligite kaj ilustrite de V. Kriegel. Fischer Verlag, Frankfurto ĉe Majno 1997.
  • Alphonse Daudet: Das Geheimnis von Maître Cornille. Büchergilde Gutenberg, Frankfurto ĉe Majno 1994.
  • William Goldman: Goigoi. Verlag Sauerländer 1981; Büchergilde Gutenberg, Frankfurto ĉe Majno.
  • Oskar Ansull & Georg Eyring: … leichthin über Liebe und Tod. Haffmanns, 1998.
  • Werner Schmöll & Ulla Specht: Na, Prost! Haffmanns, Zürich 1997.
  • Gustave Flaubert: Das Wörterbuch der Gemeinplätze. Haffmanns, 1998.
  • Roger Willemsen: Karneval der Tiere (Bildoj: Volker Kriegel). Eichborn Verlag, 2003.
  • Samuel Pepys: Die geheimen Tagebücher (Eldonistoj: Volker Kriegel kaj Roger Willemsen). Eichborn Verlag, 2004.
  • Der Rabe 1–63, Zeitschrift für jede Art von Literatur, 1982–2001, Haffmans Verlag.
  • Flann O’Brien: Auf Schwimmen-Zwei-Vögel (Titolilustraĵo: Volker Kriegel)
  • Volker Kriegel/Stephan Opitz: Geschmackssache, Nicolai Verlag, Berlino, 2004.
  • Gerhard Polt: Öha! Kleine Wiesn- und Heimatkunde. Ilustraĵoj. Kein & Aber, Zuriko 2011. ISBN 978-3-0369-5620-6

samkiel kovraĵodesegnoj por la libroj de Julian Barnes, Flann O’Brien, Bernd Eilert, Gustave Flaubert, Jerome K. Jerome, David Lodge, Guy de Maupassant, Harry Rowohlt, R. L. Stevenson, Nigel Williams, Roger Willemsen kaj aliaj.

Ekspozicioj

  • 1993: Ludwigshafen, urbomuzeo (soloartista ekspozicio)
  • 1994: Wiesbaden, urbodomo (soloartista ekspozicio)
  • 1995: Greiz, Somerpalaco (soloartista ekspozicio)
  • 1997: Partopreno de la Triennale en Somerpalaco Greiz
  • 1998: Hanovro, Muzeo Wilhelm Busch (soloartista ekspozicio)

La arta postlasaĵo el karikaturoj kaj desegnoj de Volker Kriegel estas rigardebla en Muzeo Wilhelm Busch je Hanovro.

Filmoj

  • 25 Jahre Jazzkeller (televida dokumentaĵo, 60 minutojn, ZDF, 1977)
  • Montreux 77 – Portrait eines Festivals (televida dokumentaĵo, 60 minutojn, ZDF, 1977)
  • Der Falschspieler (desegnita filmo, 10 minutojn; Joachim Kreck Filmproduktion 1980)
  • Portrait Fritz Weigle (= F.W. Bernstein), (televida dokumentaĵo, 10 minutojn, NDR, 1990)
  • Selbstportrait (televidfilmeto, 8 minutojn, ZDF, Aspekte, 1997)
  • Portrait Robert Gernhardt (televida dokumentaĵo, 6 minutojn., ZDF, Aspekte, 1997)
  • Portrait Robert Gernhardt (televida dokumentaĵo, 35 minutojn., 3Sat, 1997)

Distingoj

por la muzikisto

por la verkisto kaj ŝercbildverkisto

  • 1999: Olaf-Gulbransson-Preis[27]
  • Los Angeles Animation Award (por Der Falschspieler)[28]

Literaturo

  • Sandner, Wolfgang: Jazz in Frankfurt, Frankfurto ĉe Majno 1990 (Societäts-Verlag).
  • Schwab, Jürgen: Der Frankfurt Sound. Eine Stadt und ihre Jazzgeschichte(n), Frankfurto ĉe Majno 2004 (Societäts-Verlag).

Referencoj

  1. Komp. Sandner, p. 128
  2. Komp. Ausbruch aus der Konvention, en: Die Zeit, 22-an de oktobro 1965
  3. Jürgen Schwab: Der Frankfurt Sound. Eine Stadt und ihre Jazzgeschichte(n). Frankfurto ĉ.M. 2004, p. 168; Thomas Staiber Volker Kriegel – 24-an de decembro 1943 ĝis 15-an de julio 2003
  4. Jürgen Schwab: Der Frankfurt Sound. p. 175ss.
  5. jazzindex.ch
  6. Schublade klemmt, en: Der Spiegel, 30/1971.
  7. Komp. Hessischer Rundfunk (eld.): stokregistro 11: Deutsches Jazzfestival Frankfurt 1953-1992
  8. Thomas Garms, en: Sandner, p. 128
  9. Hans-Jürgen Linke: Der Elegante – Zum Tod Volker Kriegels En: Frankfurter Rundschau, 17-an de julio 2003, p. 10
  10. Intervjuo kun Volker Kriegel, en: Gitarre & Bass 8/1997, p. 44–47
  11. 11,0 11,1 Komp. Sandner p. 129
  12. Jazzzeitung 11/2002, p. 9.
  13. Stefan Müller: Wie das Sitarstück Mathar die Clubszene eroberte; Indian Vibes im Schwarzwald. En: taz, 26-an de junio 2001:
  14. 30 Jahre Guitar Center, en: Gitarre & Bass 4/05 (PDF)
  15. The Guardian, 22-an de julio 2003, p. 25: Ian Carr – Obituary: Letter: Volker Kriegel
  16. Wertpapiere, en: Süddeutsche Zeitung, 9-an de novembro 2001, p. 18.
  17. thomas-staiber.de
  18. jazzzeitung.de
  19. wilhelm-busch-museum.de
  20. framus-vintage.de
  21. framus-vintage.de
  22. Intervjuo kun Volker Kriegel, en: Gitarre & Bass 8/1997, p. 44–47
  23. Diskoregistro ĉe sugarcane-harris.com
  24. krautrock-musikzirkus.de – Curt Cress Clan LP
  25. vinyl-collector.com – Rolf Kühn sextet
  26. Dokumento Deutscher Schallplattenpreis ĉe www.hpstroeer.com
  27. FAZ de la 21-a de oktobro 1999, p. 52
  28. The Guardian de la 22-a de julio 2003, p. 25

Eksteraj ligiloj