Volksbund Deutsche Kriegsgräberfürsorge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Volksbund Deutsche Kriegsgräberfürsorge
emblemo
volontula asocioneprofitcela organizaĵo
Komenco 16-a de decembro 1919 vd
Geografia situo 51° 19′ 9″ N, 9° 29′ 42″ O (mapo)51.3191666666679.495Koordinatoj: 51° 19′ 9″ N, 9° 29′ 42″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Kaselo
Volksbund Deutsche Kriegsgräberfürsorge (Germanio)
Volksbund Deutsche Kriegsgräberfürsorge (Germanio)
DEC
Volksbund Deutsche Kriegsgräberfürsorge
Volksbund Deutsche Kriegsgräberfürsorge
Map
Volksbund Deutsche Kriegsgräberfürsorge
Ĉefestro(j) Wolfgang Schneiderhan • Joseph Koeth • Otto Gessler • Siegfried Emmo Eulen • Wilhelm Ahlhorn • Eberhard Hagemann • Gustav Ahlhorn • Walter Trepte • Willi Thiele • Josef Schneeberger • Hans-Otto Weber • Reinhard Führer • Markus Meckel vd
Membro de Eŭropa Movado Germanio • Arbeitskreis Deutscher Bildungsstätten • Q1005395 • Association of German Foundations • DJH • German-Russian Forum vd
Posedatoj Möltenort U-Boat Memorial vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr

"Volksbund Deutsche Kriegsgräberfürsorge e.V." (germane, = Germana milittombeja komisiono), fondita je la 16-a de decembro 1919, estas komunutila asocio kun humaneca taskaro. Ĝi subtenas kaj flegas ekstergermaniajn tombojn de viktimoj pro militodespotismo, organizadas renkontiĝojn de junuloj por pacedukado. Ĝia sidejo estas en Kassel.

Fondiĝo[redakti | redakti fonton]

Germana poŝtmarko 1956
Germana poŝtmarko 1969
Soldatoj de Bundeswehr laboras sur tombejo en Vieno

Post la fino de la unua mondmilito ok Berlinanoj, inter ili Heinrich Straumer kaj Siegfried Eulen, decidis fondi organizaĵon por prizorgi milittombejojn la 10-an de septembro 1919. La fondiĝo de Volksbund Deutsche Kriegsgräberfürsorge e.V. okazis je la 16-a de decembro. Laŭ la koncepto ĝi iĝu germana filio de Internacia prizorgado de milittomboj, sed tiuj planoj ne realigeblis.

Ĉar la tiutempa germana registaro ekonomie kaj politike ne povis okupiĝi pri tio, kreskis pluraj privataj asocioj por prizorgi la tombojn kaj sciigi la parencojn de la mortintaj soldatoj.

Aktuale[redakti | redakti fonton]

Volksbund havas 176.000 membrojn kaj prizorgas ĉirkaŭ 2 milionojn da tomboj. La laboro estas pagata plejparte ("ĉirkaŭ 90-procente" – laŭ propraj indikoj 2008) el membrokotizoj, donacoj kaj kolektoj, la reston pagas la germana federacio kaj unuopaj federaci-landoj. Por akiri pliajn rimedojn fondiĝis Fondaĵo Memoro kaj Paco en 2001. Alta protektanto estas la federacia prezidento.

Aktivadoj[redakti | redakti fonton]

Soldatotombejo en Rovaniemi, Finnlando
Soldatotombejo en Bergheim, Germanio

Laŭstatute Volksbund havas la taskojn, gardi la memoron pri la viktimoj de milito aŭ despotismo, konservi la pacon inter la popoloj kaj respekti la homan dignon. Konkrete ĝi aktivas por jenaj projektoj:

  • konstruado kaj prizorgado de milittombejoj ekster Germanio
  • registrado de germanaj militmortintoj kaj ties tomboj, serĉado de milittomboj, informado kaj subteno de parencoj
Eĉ post tiom longa tempo ankoraŭ aperas milittomboj antaŭe ne konataj. Por identigi la mortintojn Volksbund kunlaboras kun aliaj instancoj, kiuj disponas pri tiurilataj datumbenkoj, ekzemple serĉservoj de Ruĝa Kruco kaj aliaj.
  • internacia kunlaboro pri milittomboj
  • (kun)organizado de nacia memortago pri militviktimoj
  • pacpedagogia laboro kun junuloj
  • internaciaj laborkampejoj por junuloj
  • konsilado de aliaj instancoj pri milittomboj

Reflektado kaj impreso al ekstero[redakti | redakti fonton]

Volksbund mem vidas sian laboron kiel porpacan, sed multaj civitanoj ne perceptas Volksbund kiel pac-organizaĵon pro ties intensa kunlaborado kun "Bundeswehr", la armeo de Federacia Respubliko Germanio. Multaj membroj de Volksbund estis kaj estas soldatoj, eĉ okazis foje, ke membroj kaj eĉ dungitoj pruviĝis kiel anoj de naziisma movado. Tial Volksbund ne estas akceptita sendispute en pacifismaj kaj antimilitistaj rondoj, kvankam ĝi mem ĉiam distanciĝis de dekstrekstrema movado kaj - kiel okazis en 2007 - eksmembrigis NPD-anojn, kiuj plurope aliĝis al Volksbund dum la jaro (ĉar la "membreco en NPD ne estas akordigebla kun la celoj de Volksbund").

Dokumentado pri militviktimoj[redakti | redakti fonton]

Por informado de la publiko multaj datenoj pri militviktimoj troviĝas en interreto. Organizaĵoj kiel Commonwealth War Graves Commission (Britio), American Battle Monuments Commission (Usono), Ministère de la Défense (Francio) estas la responsaj por la publikigo pri mortintaj britaj, usonaj kaj francaj soldatoj. Korespondan agadon transprenis Volksbund kaj informas pri 4,4 milionoj (stato: komence de 2008) da "perdiĝintoj" (do, mortintoj).

Pacpedagogia laboro kun junuloj[redakti | redakti fonton]

Por sia pacpedagogia laboro Volksbund disponas pri kvar renkontiĝejoj/klerigejoj:

Tiuj klerigejoj troviĝas apud grandaj milittombejoj kaj okazigas staĝojn por germanaj junuloj kaj renkontiĝoj inter germanaj kaj alilandaj klasoj. La lernejanoj faru konkretan kontribuon al internacia kompreno per laboroj sur la milittombejoj kaj ekkonsciu pri la konsekvencoj de milito kaj despotismo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]