Volkskammer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Volkskammer ("popola ĉambro") estis la parlamento de la socialisma ŝtato Germana Demokratia Respubliko (GDR). Ĝis la unua libera parlamenta baloto de la 18-a de marto 1990 temis pri ŝajna parlamento sen demokratia legitimiĝo kaj sen la parlamentaj rajtoj kutimaj en demokratiaj ŝtatoj. Fakte la Volkskammer ĝis tiu libera baloto estis rega instrumento de la ŝtata partio Sozialistische Einheitspartei Deutschlands (SED).

Ekesto kaj funkcio

La "provizora Volkskammer" kreiĝis la 7-an de oktobro 1949, la tago de la oficiala kreo de la ŝtato GDR. La unua parlamento okazis, pli malfrue kaj laŭ alia proceduro ol origine planite, la 15-an de oktobro 1950. La balotoj de tiu jaro samkiel ĉiuj postaj ĝis la baloto de 1990 baziĝis sur ŝtate kontrolitaj listoj de kandidatoj, kaj en multaj lokoj ne okazis sekrete, kiel kutime en demokratioj, sed malferme, tial ke eblis kontroli, ĉu kaj por kiu partio unuopa ŝtatano voĉdonis.

Krom la gvida ŝtata partio Sozialistische Einheitspartei Deutschlands (SED), kiu nomumis la plej grandan nombron de parlamentanoj, en la parlamento reprezentiĝis kvar pliaj politikaj partioj, kiuj estis ŝtate kontrolitaj kaj ne politike sendependaj, nome la partioj Christlich-Demokratische Union Deutschlands (ne miksenda kun la samnoma partio de okcidenta Germanio), Liberal-Demokratische Partei Deutschlands (LDPD, do "liberal-demokratia partio de Germanio"), Demokratische Bauernpartei Deutschlands (DBD, "demokratia kamparana partio de Germanio") kaj Nationaldemokratische Partei Deutschlands (NDPD, "nacie demokratia partio de Germanio"). Krome aldone ekzistis parlamentanoj de la ŝtata socialisma sindikato FDGB, de la ŝtata socialisma junulara organizo FDJ, de la ŝtata socialisma virina organizo DFD, la ŝtata prikultura ligo Kulturbund (al kiu post kontrolita permeso de esperantistaj aktivecoj ankaŭ aperis Esperanto-sekcio, de la "unuiĝo pri reciproka kamparana helpo" (de 1950 ĝis 1963 kaj ekde 1986) kaj la "unuiĝo de persekutitoj de la nazia sistemo" (1950 ĝis 1954). Ĝis la jaro 1958 ekzistis dua ĉambro de la parlamento, la "Länderkammer", kiu celis la reprezentiĝon de la federaciaj subŝtatoj (ĝis la jaro 1952 kvin federaciaj landoj plus orienta Berlino, ekde tiam dek kvin distriktoj) - Kadre de la forigo de federaciaj ŝtataj strukturoj kaj instalo de strikta centrigo tiu dua parlamenta ĉambro malinstaliĝis. Ĝis la jaro 1971 la reprezentantoj de orienta Berlino, la ĉefurbo de GDR, kiu tamen kune kun la okcidenta parto de la urbo havis specialan statuson, estis "konsilaj parlamentoj", post tio ili havis normalan statuson de parlamentanoj.

La procentaĵoj de virinoj inter la parlamentanoj dum la jaro 1950 estis 23,2 procentoj kaj dum 1986 32,2 procentoj. La absoluta plimulto de la ŝtata partio SED en la parlamento estis garantiita pro tio, ke krom la "oficialaj" parlamentanoj flanke de la partio ankaŭ preskaŭ ĉiuj parlamentanoj de la "amasaj organizaĵoj" (FDGB, FDJ, DFD, Kulturbund) estis membroj de la ŝtata partio.

Laŭ la kompreno de la okupa ŝtato Sovetunio kaj de la ŝtata partio SED la Volkskammer ne estis parlamento laŭ la burĝa difino de reprezenta demokratio, sed estu "popola reprezentejo de nova tipo". Ĝi restarigu la "unuecon inter politika gvidantaro kaj popolo" kaj malebligu "partian egoismon" kaj la "influon de kapitalismaj fortoj". Inter la jaroj 1950 kaj marto 1990 la sola temo, pri kiu ekestis vera parlamenta diskuto kaj malunueca voĉdono, estis dum 1972 leĝo pri limdatoj por abortoj - tiam iuj parlamentanoj de la kristana partio CDU kuraĝis voĉdoni kontraŭ la ŝtate proponita leĝpropono. Fakte la parlamento estis sen influo de la ŝtata politiko. Ĝi kunvenis kutime du- ĝis kvarfoje dum la jaro.

La libere elektita parlamento Volkskammer de la jaro 1990

Post la politikaj ŝanĝiĝoj de la ŝtato GDR iniciitaj de la amasaj civitanaj protesto de la jaro 1989 la 18-an de marto 1990 okazis la unua kaj sola libera baloto por la parlamento de GDR. Tiu parlamento, kiu ekzistis ĝis la aliĝo de GDR al la "malnovaj federaciaj landoj" de Federacia Respubliko Germanio la 3-an de oktobro 1990, do malpli ol sep monatojn, unuafoje estis komparebla al la parlamentoj de reprezentaj demokratioj. Tiu parlamento por la teritorio de GDR rekreis la dum 1952 malfonditajn federaciajn landojn, kreis la plej fundamentajn leĝojn por ili kaj preparis la aliĝon de tiuj novaj federaciaj landoj kaj de orienta Berlino al FRG, inter alie la enkondukon de la valuto Germana Marko de okcidenta Germanio en la teritorio de GDR la 1-an de julio 1990. Baze ĝi preparis kaj akompanis la malfondon de la ŝtato GDR.

Dum la unua kunsido de la nove elektita parlamento, la 5-an de aprilo 1990, la prezidantaro de la parlamento ricevis la rajtojn de la ne plu funkcianta "ŝtata konsilio de GDR" (Staatsrat der DDR). La parlamenta prezidantino Sabine Bergmann-Pohl (CDU) ricevis la rajtojn de la antaŭa "prezidanto de la ŝtata konsilio" kaj do formale estis la lasta ŝtat prezidento de GDR.

Eksteraj ligiloj

greke la balota sistemo de GDR (paĝoj germanaj)