Volkswagen AG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Emblemo de Volkswagen

Volkswagen AG, mallongigita VW, estas la plej granda eŭropa kaj unu el la ĉefaj mondaj aŭtofabrikantoj, kies sidejo troviĝas en Wolfsburg, Malsupra Saksio. La oficiala nomo estas Volkswagen AG (mallongigita VW AG, en tio la kodo AG signas la vorton akcia kompanio). La firmao fondiĝis la 28-an de majo 1937. Apartenas al la Volkswagen-konzerno la markoj Audi (kun Ducati-motorcikloj), Bentley, Bugatti, Lamborghini, Seat, Porsche, Škoda, Volkswagen kaj Volkswagen Nutzfahrzeuge (utiligveturiloj). En Germanio ekzistas naŭ Volkswagen-fabrikoj.

Frapfrazo de la firmao estas Pro amo al aŭto. La kompanio sume dungas pli ol 343 000 kunlaboristojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]