Volontuloj de TEJO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Volontulo de TEJO)
Germana volontulo Julia Noe deĵoranta ĉe la TEJO-budo dum la 93-a UK en Roterdamo (2008).

Volontulo de TEJO estas persono, kiu volontule laboras kiel oficisto por TEJO. En la lastaj jaroj estas samtempe ĉiam unu TEJO-volontulo, kiu laboras en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. La oficperiodo de la volontulo estas kutime unu jaro. Antaŭe la volontulo loĝis senpage en la volontula ĉambro de la Centra Oficejo (en la ĉambro Frank Netrval) nun la volontuloj loĝas senpage kune en VolDom. Ili ricevas poŝmonon de TEJO.

Historio[redakti | redakti fonton]

Rikardo Cash estis verŝajne la unua juna esperantisto dungita je la servo de TEJO. En septembro 1969 ĝis septembro 1970, li estis sekretario de la komisiono pri neesperantistaj organizoj (NEJO-komisiono) de TEJO. Tiu komisiono kreita de Humphrey R. Tonkin kaj Hans Bakker baldaŭ fariĝis Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER). De oktobro 1970 ĝis julio 1972, tiun taskon plenumis Jeanne-Marie Liouville, kiu en julio 1971 estis elektita TEJO-vic-prezidanto, ŝarĝita pri Eksteraj Rilatoj. Ambaŭ Rikardo kaj Jeanne-Marie estis dungitoj de Stichting voor Internationale Kommunikatie (Fondaĵo por Internacia Komunikado), nederlanda fondaĵo kreita de Hans Bakker cele al financado de tiuj TEJO-oficistoj. En la postaj jaroj (1972/73 kaj 1973/74) funkciis kiel Sekretarioj pri Eksteraj Rilatoj Janet Sly, Jim Cushing kaj Radinka Gavrilović. La oficejo troviĝis en Amsterdamo, en ejo luita de Stichting voor Internationale Kommunikatie; foje ankaŭ en la Internacia Esperanto-Instituto (en Hago), kiu konsentis helpi kiam TEJO perdis la ejon. Poste, tamen, UEA akceptis en sia centra oficejo la junan deĵoranton pri la eksteraj rilatoj de TEJO; ŝajne la unua plentempa volontulo de TEJO kiu laboris en Roterdamo, fine de la 1970-aj jaroj, estis Ian Tarrant, kiu poste fariĝis TEJO-estrarano respondeca pri eksteraj rilatoj de 1980 ĝis 1983.

Listo[redakti | redakti fonton]

Jen nekompleta listo de la volontuloj de TEJO (tiuj kiuj laboris plentempe en la centra oficejo en Roterdamo). Kursive estas menciataj volontuloj aliaj (ne nepre laborintaj por TEJO).

Komenco Fino Nomo Lando
1974 (antaŭ) Laurin Lewis Usono
1976 1977 (ses monatoj) Giulio Cappa[1] Italio
1979 12 1981 06 Huibert de Draak Nederlando, malsoldato
1979 1980 Ian Tarrant Britio
1980 1981 Sylvaine Bourrelly-Le Magadure Francio
1981 09 1982 08 Paul Hopkins Kanado
1981 06 1982 03 Hisasi Kitagawa Japanio
1982 1983 Dai Songen Ĉinio
1985 02 1985 10 Graham Cansdale Britio
? Martin Morris Britio
1989 1990 Christopher Gledhill Britio
? Bianca Jacobsen Germanio
1992 05 1992 07 Andrej Grigorjevskij (tiam nomata Andrej ANANJIN) Rusio
1993 03 1993 09 Yves Bellefeuille Kanado
1994 10 1995 04 Katarína Bodnárová (nun Katja Steele) Slovakio
1995 1995 09 Zdravka Bojĉeva (nun Zdravka Le Nepveu) Bulgario
1995 09 1996 07 Kjell Heggvold Ullestad Norvegio
1996 09 1997 10 Stefano Boddington Britio
1997 10 1998 11 Jordan Velikov Bulgario
1998 11 1999 01 (vaka)
1999 02 1999 07 Aleksandr Blinov Rusio
1999 08 2001 05 Sandra Schweder Germanio
2001 08 2002 06 Christopher Culver Usono
2002 07 2002 09 (vaka)
2002 10 2002 12 Anna Skudlarska Pollando[2]
2003 01 2004 01 Chuck Smith Usono
2004 01 2004 12 Joel Amis Usono
2004 12 2006 09 Martin Minich Slovakio
2006 11 2007 11 Katarzyna Marciniak Pollando
2007 11 2008 11 Julia Noe Germanio
2008 11 2009 05 Federico Faccio Peláez Hispanio
2009 05 2009 09 Paul Ebermann Germanio
2009 09 2010 09 Alexandre Baudry Francio
2010 10 2011 08 Manuela Ronco Italio
2011 08 2012 01 Sébastien Denux Francio
2012 02 2012 08 Natalia Antolak Pollando
2012 09 2013 08 Quentin Weber-Seban Francio
2013 09 2014 08 Rogier Huurman Nederlando
2014 09 2014 10 Mounir Abjiou Maroko
2014 11 2015 12 Paweł Fischer-Kotowski Pollando
2015 03 2015 04 Konstanze Schönfeld Italio/Germanio
2015 12 2017 01 Jérémie Bert-Manoppongs Francio[3]
2016 01 2017 01 Michal Matúšov Slovakio[4][3]
2016 09 2017 09 Alessandro Bonfanti Italio[5][3]
2016 09 2017 09 Ana Stretcu Rumanio[3]
2017 02 2018 02 Fériel Djenidi Francio[3]
2017 09 2018 08 Olga Șevcenco Moldavio[6][3][7]
2017 10 2018 09 Paul Helly Francio[8][3][7]
2017 10 2018 08 Valia Tamvaki Grekio[9][3][7]
2018 09 2019 09 Clément Baleyte Francio[10][11][7]
2018 10 2019 10 Mia Nordentoft Danio[12][11][7]
2018 11 2019 09 Manuela Burghelea Rumanio[13][11][7]
2019 09 2020 06 Maria Leonor Pacheco Portugalio[11][14][7]
2019 11 2020 06 Afroditi Konstantopoulou Grekio[15][11][14][7]
2019 11 2020 06 Ernesto Sánchez Hernández Hispanio[11][14][7]
2020 07 2020 12 Quentin Auduc Francio[16][14][7]
2020 08 2021 08 Valentin Ceretto Bergerat Francio[17][14][7]
2020 09 2021 09 Renato Guedes Filho Brazilo/Portugalio[14][7]
2021 02 2021 11 Filipe Rosa Chagas Francisco Brazilo
2021 09 2022 01 Guaroa Emmanuel González Cuevas (Manu Guaroa) Hispanio/Dominika Respubliko[7][18]
2021 10 2022 10 Livia Noghi Rumanio[19][7]
2021 10 2022 11 Wojciech Oreszczuk Pollando[20][7]
2022 01 2022 12 Lenka Doškářová Ĉeĥio[21][7]
2022 02 2022 08 Leonardo Popov Francio[7]
2022 09 2023 09 Jeanne Grimaud Francio[7]
2022 10 2023 10 Guaroa Emmanuel González Cuevas (Manu Guaroa) Hispanio/Dominika Respubliko[7][1]
2022 11 2023 11 Jonas Löser Germanio [7]
2023 09 nun Μαρία Τσαγκάρη Grekio
2023 10 nun Salvatore Iozzo Italio
2023 10 nun Cyril Schultz Francio

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperanto, 1977, marto, p. 47.
  2. AnnaSkudlarska (arĥiva kopio). Arkivita el la originalo je 2003-02-19. Alirita 2003-02-19.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 Jarraporto 2017. Alirita 2021-10-23.
  4. Ekkonu volontulon: KuboF Hromoslav. Arkivita el la originalo je 2022-10-02.
  5. Alessandro Bonfanti, la nova volontulo de TEJO. Arkivita el la originalo je 2022-10-02.
  6. Olga Sevcenco, la nova volontulino de TEJO. Arkivita el la originalo je 2022-09-24.
  7. 7,00 7,01 7,02 7,03 7,04 7,05 7,06 7,07 7,08 7,09 7,10 7,11 7,12 7,13 7,14 7,15 7,16 7,17 7,18 7,19 Nia teamo. Arkivita el la originalo je 2023-01-20. Alirita 2023-03-12.
  8. Paul Helly, la nova volontulo de TEJO. Arkivita el la originalo je 2022-08-13.
  9. Valia Tamvaki, la nova volontulino de TEJO. Arkivita el la originalo je 2022-08-13.
  10. Clément Baleyte, la nova volontulo de TEJO. Arkivita el la originalo je 2022-09-24.
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 11,5 Jarraporto 2019. Alirita 2021-10-22.
  12. Mia Nordentoft, la nova volontulo de TEJO. Arkivita el la originalo je 2022-07-06.
  13. Manuela Burghelea, la nova volontulino de TEJO. Arkivita el la originalo je 2022-10-02.
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 14,4 14,5 Jarraporto 2020. Alirita 2021-10-22.
  15. Ekkonu la TEJO-volontulinon Afroditi Konstantopoulou. Arkivita el la originalo je 2022-11-25.
  16. Quentin, la nova TEJO-volontulo. Arkivita el la originalo je 2022-08-17.
  17. Valentin, la nova TEJO-volontulo. Arkivita el la originalo je 2022-08-17.
  18. Intervjuo al Manu Guaroa, la nova TEJO-volontulo. Arkivita el la originalo je 2022-11-29.
  19. Ekkonu la novan TEJO-volontulinon Livia Noghi. Arkivita el la originalo je 2022-07-06.
  20. Centoj da numeroj de Kontakto kaj TEJO Tutmonde alireblaj libere. Arkivita el la originalo je 2022-12-02. “la TEJO-volontulo Wojciech Oreszczuk montras [...]”.
  21. Lenka Doškářová (2022-07-21). La TEJO-volontulo Lenka rakontas pri BET 2022 en Litovio. Arkivita el la originalo je 2023-12-07.

[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  1. Esperanto, una lengua llena de oportunidades: mi experiencia de voluntariado en Rotterdam